Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fruoktobre vizitis Grekion la albana ministro pri eksteraj aferoj, Edmond Panariti. En gazetara konferenco Panariti konstatis, ke la kapo de la aglo sur la albanaj flagoj aperas malsupre.
Silentis la ministro, sed male albanaj ĵurnalistoj kaj anoj de opoziciaj partioj. Ili taksis la eraron provoko flanke de grekoj por maldignigi albanojn, kiuj volas, ke Grekio agnosku la t.n. Ĉamerio-aferon. Temas pri teritorioj apud la landlimo, el kiuj post la dua mondmilito albanoj estis dekmilope elpelitaj.
La sekvan tagon pardonpetis la greka ministro pri eksteraj aferoj, Dimitris Avramopolus. “Tiu ĉi incidento ne estu ekspluatata de politikaj ekstremistoj. Inter ambaŭ landoj floras amikeco kaj kunlaboro”, opiniis la ministro.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
La albana flago: opoziciaj partioj, inkluzive de la Alianco Ruĝa-Nigra, flaris insulton, kiam grekoj inversigis la aglon.