Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Voĉo de riproĉo

Ĉu vi havas voĉon, kiu vin alparolas, eĉ alskribas? Mi pretas veti, ke ne. Almenaŭ ne tian. Klare, multajn voĉojn ni posedas: eksterajn voĉojn, tiujn de familiano, profesiulo aŭ kliento; internajn voĉojn, tiujn de la konscienco, koro aŭ kapo. Tamen fizike dua voĉo: jen io aparta.

Tio ne signifas, ke mi estas posedata de speco de dybbuk, do fia, malica spirito, kiu devigas min fojfoje elgorĝigi vortojn kaj frazojn en misteraj, magiaj lingvoj. Argumenteble nur Monato kaj aliaj esperantaj revuoj devigas min tiel fremdi. Se nur tiel facile estus elbuŝigi fremdajn lingvojn ...

Ho, ve. Rimarku la tri punktojn fine de la lasta frazo. Ĝuste tiajn ornamaĵojn abomenas mia dua voĉo. Kaj ne nur tri punktojn: ankaŭ mian emon enkadrigi vortojn per ironiaj citiloj aŭ enfrazigi krampojn, streketojn kaj aliajn halt-indikojn.

Nepras, ke mi klarigu. Tiel skribis tiu, kiu voĉlegas kaj registras por blinduloj Monato-artikolojn, inkluzive de miaj tripunkte pezaj, krampe komplikaj, strekete streĉaj vidpunktoj.

“Bonvolu min kompati!” elkoris mia voĉo, listigante miajn stilajn stumbligaĵojn. “Ne forgesu viajn aŭskultantojn kaj laste, sed ne balaste, vian voĉon!”

Pruvaĵojn pri miaj pekoj sendis mia voĉo en la formo de fotokopiita paĝo kun mia vidpunkto “Pika partio” el la aŭgusta-septembra numero de Monato. Jen, rozkolore indikitaj, ĉiuj miaj krimoj kontraŭ, laŭ mia voĉo, flua legado de la koncerna teksto.

Malgraŭ la ironia tono de la ĝisnunaj vortoj, mi agnoskas, ke la afero voĉe levita neniel bagatelas. Mi ja dankas pro la riproĉoj. Gravas, ke, legante, mia voĉo ne stumblu, ne hezitu, kaj antaŭe ne dediĉu tro da tempo, interpretante, kion mi volas diri.

Gravas ankaŭ, evidente, ke la aŭskultantoj kaptu unua-aŭde la sencon de la legataĵo. Ili ne volas halti por rekomenci frazon aŭ eĉ tutan artikolon.

Sed kion fari? Krom la ja ironiaj supre aluditaj tripunktoj mi evitas ĉi-kontribuaĵe krampojn, streketojn kaj aliajn subitajn halto-indikojn. Ĉu stile suferas la artikolo? Miaopinie, jesete. Du-tri fojojn mi volis streketumi, riĉigi frazon per fluganta komento. Sed mi rezignis, voĉo-kompleze, lingvo-ekzerce. Do pri stila kvalito decidu vi, la legantoj. Ankaŭ vi, aŭskultantoj. Ankaŭ, evidente, mia voĉo.

Mi tamen scivolas, ĉu tiel pli facilas flue voĉlegi la artikolon. Tripunktoj, streketoj ofte indikas paŭzon naturan en la frazo. Ili montras al leganto, ke tiu haltu, eventuale iomete cerbumu, antaŭ ol daŭrigi. Simpla punkto ofte ne kunportas similan signifon.

Krampoj utilas por doni kromajn, klarigajn informojn. Sen krampoj necesus aldoni freŝan frazon. Tio povus longigi la artikolon kaj pli grave estigi, kiel nun, sinsekvon de relative mallongaj, eventuale monotonaj kaj stakataj frazoj.

Cetere, se mi rezignus pri ironiaj krampoj, kiamaniere indiki, denove sen balastaj kaj klarigaj frazoj, pri la celata ironio?

Pivotas ĉio, eble, ĉirkaŭ kompromiso. En raportoj, novaĵeroj, la celo estas objektive informi. Mallongaj, ĝenerale senornamaj kaj punkto-finaj frazoj estu normo.

Jen deirpunkto ankaŭ por komentario, eseo, vidpunkto. Sed ĉi tie la celo estas subjektive informi. Permeseblas iom da fleksebleco, iom da persona stilo. Persona voĉo, por tiel diri.

Kompromisu ankaŭ mia dua voĉo. Ĝi komprenu, ke mia unua voĉo neniam povos plene akordiĝi kun mia dua. Ĝi komprenu krome, ke fojfoje voĉlegado postulas arton de aktoro. Tiu laboras kun, ne kontraŭ, la materialo, respektante nuancojn, sugestojn, do la volon de la aŭtoro.

Fine mi kaptu la okazon por danki al la voĉoj, al la laŭtlegantoj, kiuj portas nian revuon al tiuj, kiuj sen ilia laboro ne povus akiri la unikan perspektivon pri la mondo, kiun donas Monato.

Paul Gubbins