Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

EŬROPA UNIO

Amika kunveno

Kritikis la malaltigon de la EU-buĝeto en la jaroj 2014-20 neformala grupo konsistanta el ĉefministroj kaj aliaj ministroj el 16 landoj.

Kunvenis en oktobro en Bratislavo, Slovakio, t.n. amikoj de kunteniĝo, kiuj reprezentas 15 membroŝtatojn de EU plus Kroatio. Subskribis la “amikoj” deklaracion, kiu signalos al Bruselo, ke eŭrofondusoj kaj kunteniĝo gravas cele al daŭrigebla kreskado, kreado de novaj laborpostenoj kaj plifortigo de konkurenckapablo.

Ĉeestis la kunvenon krom la diversaj ministroj i.a. la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Martin Schulz, kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso.

La kunveno, la dua de la “amikoj”, rezultis de iniciato de la slovaka ĉefministro, Robert Fico.

Julius Hauser