Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Rubeolo likvidita

Kun granda intereso mi tralegis la artikolon sub la titolo Elimino atingeblas (Monato 2012/10, p. 24) de Vladimir Lemelev. Laŭ mia opinio, bone verkita artikolo, kiu informas la legantojn pri la vera minaco de rubeolo por infanoj kaj adoleskantoj.

Mi volus nur rimarkigi, ke en la jaro 1972 en la teritorio de la tiama Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko estis registritaj proksimume 180 000 kazoj de rubeolo. Post la tutarea vakcinado de tiuj infanoj (t.n. kombinita trivakcinado kontraŭ morbilo, mumpso kaj rubeolo) frape malaltiĝis la nombro de malsanuloj. Depost 2008 en la teritorio de Slovakio estas registrita neniu kazo de rubeolo.

Julius Hauser

Slovakio