Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ĉu ekstravaganca aŭ perversa?

Mi ne kapablas diveni kiamaniere samseksemo povas minaci la “kulturon kaj valorojn” de iu ajn lando (Monato 2012/02, p. 16) kaj mi ne komprenas la reagon de Atanasije Marjanović (Monato 2012/10, p. 6). Mi ŝatus substreki, ke seksa orientiĝo ne rilatas al “persona, libera elekto”, kio estas jam science pruvita. Oni ne povas elekti, nek libervole ŝanĝi sian seksan orientiĝon. Tiom pli oni ne povas ĝin ŝanĝi ĉe iu alia homo. Tio estas afero de naturo, kaj ne kulturo.

Kion Atanasije Marjanović dirus al sia ido, se ĝi iam evidentiĝus samseksema? Ĉu li ŝatus sendi ĝin al malliberejo? Kiel tio utilus al li, al ĝi, al la socio? Cetere, pastroj en kelkaj religioj “ne povas” havi idojn. Bv. rakonti al viaj gefiloj ankaŭ pri tiu fenomeno kaj nepre elektu, ĉu tio estas ekstravaganca aŭ perversa.

Paweł Fischer-Kotowski

Pollando