Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

INDIĜENAJ POPOLOJ

Bruligita tero, bruligitaj hejmoj

En novembro Raja Debashish Roy, la reĝo de la forgesita ĵumaa popolo en Bangladeŝo, vizitis Francion kaj instancojn de Eŭropa Unio por atentigi pri la minacoj, multiĝantaj en lia lando.

Ĵumaoj estas anoj de popolo, kiu vivas en montetoj en orienta Bangladeŝo ĉe la landolimo kun Barato kaj Birmo. Ili vivas per agrikulturo kaj fiŝkaptado. La nomo de la popolo venas el terkultivado: “ĵum” signifas “kultivado sur bruligita tero”.

Persekutado

Eblas supozi, ke la ĵumaoj ĝenas neniun. Tamen en lando, kiu konsistas nur el delto, kaj kie teroj estas regule inundataj, la montoj okupataj de la ĵumaoj fariĝis tre allogaj.

Krome la ĵumaoj estas ĉefe katolikoj, hinduoj, budhanoj aŭ animistoj. En junio 2011 la konstitucio de Bangladeŝo estis amendita sen konsultado de la indiĝenaj popoloj. Islamo iĝis ŝtata religio (dum 10 % de la loĝantaro praktikas alian religion). La indiĝenaj popoloj ne estas agnoskitaj, kaj libereco de asocio ĉesis.

Bangladeŝanoj ricevis la rajton mortigi la lokajn loĝantojn, bruligi iliajn domojn kaj akapari la terojn. Ne pasis semajno sen atako kontraŭ la indiĝenoj.

La persekutataj ĵumaoj ne plu povas fuĝi al Bengalio. Muro estas konstruita por malpermesi, ke ili eskapu en la najbaran landon.

Advokato

Raja Debashish Roy estas membro de la Konstanta Forumo de Indiĝenoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Advokato, li estis ŝtata ministro en la provizora administracio de Bangladeŝo en 2008. Li engaĝiĝas pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj, rilate ekzemple kulturon kaj medion.

Dum sia eŭropa vizito li renkontiĝis kun francaj senatanoj, membroj de Eŭropa Komisiono, reprezentantoj de UN en Ĝenevo kaj respondeculoj de asocioj pri homaj rajtoj aŭ kulturaj instancoj.

Renée Triolle

[FORIGITA!: bildo]

Raja Debashish Roy, maldekstre kun interpretisto, atentigis pri la sorto de la ĵumaa popolo en Bangladeŝo.