Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kial diplomatoj?

Mi absolute konsentas kun la opinio de Evgeni Georgiev en la artikolo 100 jarojn leĝo pri islamo (Monato 2012/11, p. 18), ke la islamanoj devas respekti la devojn ligitajn kun la rekono de islamo kaj la validajn leĝojn en la lando.

Bone kaj klare verkita artikolo, sed mi ne tute komprenas, kial s-ro Georgiev parolas ankaŭ pri diplomatoj komune kun gastlaboristoj, fuĝintoj, studentoj ktp, kiuj venis al Aŭstrio el islamaj landoj en la dua duono de la 20a jarcento. Vieno tamen estas la tria UN-urbo, la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj, kie agadas kelke da centoj da diplomatoj el islamaj landoj (kiel simile en Novjorko, Ĝenevo, Najrobio ktp). La diplomatoj estas membroj de la loka viena diplomata korpuso, havas diplomatian imunecon kaj devas respekti la leĝojn de la gastlando laŭ la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961). Laŭ mia persona opinio unuigi diplomatojn kun gastlaboristoj, fuĝintoj ktp okaze de la 100-jariĝo de la leĝo pri islamo, ne estas plej konvene.

Julius Hauser

Slovakio