Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

OPINIO

De la gepatroj lernu!

La suba artikolo prezentas ŝajne simplan manieron instrui fremdajn lingvojn. Al la redaktoro ŝajnas, ke la aŭtoro ne sufiĉe distingas unuflanke inter la multhora kaj individua kontakto inter tre juna infano kaj gepatroj kaj aliflanke la limigita kaj malpli persona kontakto inter pli aĝa infano kaj instruisto. Cetere, la deziro-listo (ekz. semajne 20 horoj da fremdlingva instruado) nur utopie realigeblas. Profesiaj instruistoj bonvolu perletere reagi!

Neimageble grandaj monsumoj estas elspezataj por instrui fremdajn lingvojn en lernejoj, kaj ankoraŭ pli grandaj sumoj por pagi profesian tradukadon kaj interpretadon.

Kalkulo

Provu nur proksimume kalkuli. Se ĉiu en la mondo (krom eble la plej malriĉa triono, kiu restas ekster lerneja sistemo), do ĉirkaŭ kvar miliardoj, lernas fremdan lingvon meze dum kvin jaroj po 150 horoj jare, temas pri 750 lernohoroj. Tio signifas, por la kvar miliardoj, sekve 3000 miliardojn da horoj dum unu homa generacio (ni diru 75 jaroj). Se meze en klasoj estas 25 lernantoj, kiuj havas unu instruiston, kies salajro estas malnete 10 eŭroj hore, do ĉiu lernanto kostas al la ŝtato hore 40 cendojn.

Se multipliki tiujn 40 cendojn per 3000 miliardoj, ni vidas, ke la kosto estas 1200 miliardoj por la tuta generacio. Dividante tion per 75 jaroj, ni konstatas, ke la mondo elspezas jare por instrui fremdajn lingvojn proksimume 16 miliardojn da eŭroj.

Ĉar tio ne estas kompletaj kostoj (aldonu kostojn de lerneja administracio, amortizo de la lernejaj domoj, lernejaj helpiloj, lernolibroj ...), la kosto atingas, ni diru, duoblon aŭ proksimume 35 miliardojn.

Scioj

Efektive oni investas sen rezulto. Eĉ en la riĉa EU Eŭrobarometro montris, ke inter la du mezuradoj (en intervalo de kvin jaroj) la rezulto malboniĝis. Kvin jarojn poste, laŭ takso de la civitanoj, ili scias malpli da fremdaj lingvoj, ol antaŭe.

Esploroj en entreprenoj montris mizeran staton de scioj de la angla inter laboristoj, kiuj bezonas la anglan pro sia pozicio en entrepreno. Granda plimulto de tiuj, kiuj uzas ĝin, kapablas paroli ĝin nur parte rilate al konataj temoj.

Iom pli kontentiga situacio troveblas nur en kvin landoj (Nederlando, Belgio, Norvegio, Danio kaj Svedio). En la tuta Ĉinio apenaŭ eblas trovi iun, kiu iom balbutetas la anglan. Temas tie pri kvarono de la monda loĝantaro.

Infanoj

Ekzistas malmulte da tre esceptaj infanoj, kiuj sukcesas lerni nur en lernejo fremdlingvon ĝis la kapablo uzi ĝin (flue paroli). Pli ol 90 % ne sukcesas. Aliflanke ĉiu neklerigita analfabeta patro aŭ patrino sukcesas instrui parolkapablon al siaj infanoj pri la gepatra lingvo. Kial?

Pedagogiaj instancoj kaj sciencistoj ne komprenas, ke la solvoj ĉiam estas simplaj. Oni kopiu la intuicion, la genetikan heredon, kiun oni havas. Oni apliku tion en fremdlingva instruado, kion oni aplikis, instruante la proprajn infanojn uzi la gepatran lingvon.

Kion faras gepatroj, kiam naskiĝas infano? Ili parolas kun la infano. Kiel ili parolas? Per tre simpla lingvo. Komence ili multe kantas, ĉiam la samajn simplajn kantojn. Poste ili adaptas sian lingvon al la kapablo de la infano.

Metodo

Do la gepatroj uzas tre simplan pedagogian logikon. En ĉiu fazo parole kaj praktike ili adaptiĝas laŭeble proksime al la scio de la lernanto. Ĉiam tamen ili aldonas iom pli, kvankam ne multe. Same pri gramatikaj strukturoj.

Kaj tio estas ĉio. Daŭre adapti sian lingvon al tiu de la lernanto kun malmulte da novaj scioj, kun daŭra ekzercado per miloj da frazoj kaj daŭra korektado. Ĉiu infano, lernante la gepatran lingvon, aŭdas tage ĉirkaŭ 10 000 frazojn kaj mem samkvante eldiras.

Tiu sistemo centelcente sukcesas ĉe ĉiu infano dum du-tri jaroj — sen profesiaj lingvoinstruistoj. Male en lernejoj, dum 10 jaroj, kun profesiaj instruistoj, nur ĝis 10 % ellernas fremdan lingvon.

Bedaŭrinde oni ne aplikas la supran metodon. Instruisto nesufiĉe parolas en la instruata lingvo, klarigadas kaj ekzercigas. Li ne adaptas sian lingvouzon al tiu de la lernantoj.

Oni starigu kelkajn bazajn principojn por instrui fremdajn lingvojn.

1. En la klaso estu laŭeble malmultaj infanoj (5-8).

2. Komence oni havu laŭeble multajn lernohorojn (eble po 20 en semajno) kaj poste iom post iom eblas malgrandigi ilian semajnan nombron.

3. Instruisto estu laŭeble homo, kiu estas denaska parolanto de la instruata lingvo, ĉar nur denaskuloj kapablas senprobleme adaptiĝadi al la lingva nivelo de la lernantoj.

4. Oni ellaboru multajn libretojn, en kiuj malampleksa lingva materialo (20-30 vortoj kaj 3-5 gramatikeroj) havu multajn ekzercojn, tiel ke lernanto je tiu nivelo respondu al centoj da demandoj. Nur kiam lernanto bone ĉion regas, oni iru al la sekva lecioneto kun pliaj 20 vortoj kaj 3-4 gramatikeroj. Por ĉiu el tiuj libretoj oni uzu 10-20 instruhorojn (eĉ pli, se la grupo ne estas malgranda). En ĉiu sekva libreto estu iom malpli da nova materialo, ĉar necesas pli da ekzercado, en kiu oni kombinas novajn elementojn kun ĉiuj antaŭe lernitaj.

5. Se eble, oni ligu la lernantojn kun samaĝuloj en lando, kie oni parolas la fremdan lingvon, ĉu per elektronikaj rimedoj, ĉu per vizitoj, kaj babiligu ilin.

Por tia instruado ne necesas klerigitaj instruistoj. Sufiĉas lernolibretoj kaj da denaskaj parolantoj de la instruata lingvo.

Enkondukante tiun sistemon, oni enorme ŝparus, ĉar la lernrezultoj estus tute aliaj. Okaze de la supra skemo, ĉiu lernanto flue parolos la cellingvon (kun limigita vorttrezoro) post du-tri jaroj.

Zlatko Tišljar