Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Manko de regulaj vespermanĝoj kun la familio, malbona dieto kaj obsedo pri rapidmanĝoj kondukas britojn al dikiĝo, laŭ esploroj en la medicina revuo The Lancet.
Britio havas la plej altan proporcion de dikuloj en Eŭropo inter homoj de malalta klereco kaj malaltaj salajroj.
The Lancet trovis, ke 29 % de la malalte klerigitaj virinoj en Anglio kaj 27 % de la viroj estas tro dikaj. Anglio havas la plej grandan proporcion de dikaj homoj en Eŭropo kun tiu nivelo de klereco, pli ol duoble pli grandan, ol en Italio, Portugalio, Hispanio kaj Irlando.
La studaĵo montris ankaŭ vastan sanmalegalecon tra Eŭropo kaj avertis, ke ĝi pligrandiĝos pro la ekonomia krizo. Britio havas krome unu el la plej grandaj niveloj de infana malriĉeco. Ĝi estas pli alta, ol en kelkaj orient-eŭropaj landoj, kiel Hungario kaj Estonio.
En sud-eŭropaj landoj vendejoj de rapidmanĝoj ne estas tre kutimaj kaj familiaj vespermanĝoj estas pli tradiciaj, tie konsumado de fruktoj kaj legomoj estas parto de la ĉiutaga dieto.
Laŭ studaĵo de la universitato de Londono, malpliigi sociajn malegalecojn plibonigus la sanon de la popolo. Tio portus vastajn sociajn kaj politikajn gajnojn, kiuj ebligus al la homoj atingi pli facile siajn naturajn kapablojn.
Lenio Marobin