Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

LOĜADO

Homoj kromdomaj

Laŭ oficialaj ciferoj de la brita censo de la jaro 2011 preskaŭ 250 000 homoj loĝantaj en la ĉefurbo Londono posedas duan domon. Tiuj inkluzivas feriodomojn, tiujn loĝatajn de laboristoj dum la laborsemajno, kaj studentajn loĝejojn.

La kalkuloj rezultas de la unua oficiala esploro pri kromdomoj en Londono kaj pri la nivelo de parta okupiteco. Tio siavice premas la loĝado-merkaton kaj altigas prezojn.

Luigi

La statistikoj rilatas nur al domoj loĝataj dum 30 tagoj aŭ pli, kaj ne inkluzivas domojn aĉetitajn pro la sola celo luigi aŭ iel profiti.

Multaj domoj apartenas al londonanoj, kiuj pasigas parton de la jaro en Francio aŭ Hispanio, kie ili posedas duan hejmon. Aliaj apartenas al eksterlandaj laboristoj, kiuj simile pasigas parton de la jaro ĉe la familio en la devenlando.

En la financa kvartalo, la tiel nomata City, plej dense situas kromdomoj. Entute 18,5 % de la tiea loĝantaro posedas duan hejmon.

Lenio Marobin