Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

INFANOJ

Telefonoj ne plu fonaj

Laŭ raporto de la brita radia kaj televida reguliga instanco OFCOM 37 % de la britaj infanoj en la aĝo de tri ĝis kvar jaroj iel retumas, ĉu pro videoludoj, ĉu pro filmoj.

La statistikoj devenas de pionira studaĵo pri la uzado de komputiloj fare de infanoj en la antaŭlerneja aĝo. Trovite estas ankaŭ, ke infanoj okupas sin pri videoludoj semajne pli ol ses horojn.

Tekstmesaĝoj

Rapide kreskas la uzado de aŭdvidaĵoj inter infanoj, precipe de plurfunkciaj telefonoj kaj de tekstmesaĝoj (SMS). Kelkaj gepatroj strebas atenti la teknologiojn uzatajn de siaj infanoj sed ne komprenas kion fari por protekti ilin kontraŭ misuzo.

La raporto malkaŝis ankaŭ, ke kreskanta nombro de antaŭadoleskaj gejunuloj aperigas siajn personajn informojn ĉe interkonaj retejoj kiel Fejsbuko. Infanoj inter la aĝoj de ok ĝis 11 jaroj sendas averaĝe 41 tekstmesaĝojn semajne. Knabinoj sendas pli da mesaĝetoj, ol knaboj.

Rolo

Rimarkite estas, ke Interreto transprenas de televido la ĉefan influhavan rolon en la vivo de infanoj. La unuan fojon gejunuloj inter la aĝoj de 12 ĝis 15 jaroj tiom retumas kiom ili spektas, entute 17 horojn semajne. Tio devenas eble de la fakto, ke nun du trionoj de la gejunuloj en la aĝogrupo de 12 ĝis 15 posedas plurfunkcian telefonon. Por ili poŝtelefonoj pli gravas ol aliaj komunikiloj, inkluzive televidon.

Lenio Marobin