Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

AŬSTRIO

Spaco por aĵoj el la spaco

Se vi trovas strangan ŝtonon, eble temas pri meteorito. Sed la probableco estas malalta: en Aŭstrio oni trovis ĝis nun nur sep ekzemplerojn, do mezume unu en areo de 12 000 km2!

Ardanta pilko

Estis la 26a de majo 1751, dimanĉe, vespere. Promenantoj ektimis: unue estis fulmo sen bruo, poste moviĝis okcidenten luma fenomeno, kiu iĝis ardanta pilko kun longa vosto. Sekvis eksplodo, kiun oni aŭdis en areo de 2 600 km2. La homoj pensis: malfermiĝis la ĉielo! Poste, proksime de la kroata vilaĝo Hrašćina, oni trovis sur la tero du ferajn meteoritojn. La pli granda iris al Vieno, ĉar Kroatio tiam estis parto de la aŭstra imperio. El la alia oni faris najlojn, kiel jam dum la ŝtonepoko, kiam fero estis ege malofta.

Daŭra ekspozicio

Dum la sekvaj jardekoj, pli kaj pli da meteoritoj kolektiĝis en Vieno. Hodiaŭ ĝia naturhistoria muzeo* disponas pri unu el la plej grandaj kolektoj mondskale kaj pri la ĉefa tiuspeca daŭra ekspozicio. En novembro 2012 malfermiĝis por la publiko la tute renovigita ekspoziciejo.

Kungluiĝintaj ŝtonoj

Meteoritoj konsistas plej ofte el diversaj kungluiĝintaj ŝtonoj. Tion oni povas tre bone observi, se la objekto estas segita kaj ŝlifita. Malmultaj meteoritoj konsistas el metaloj, precipe el fero, kun iom da nikelo. Dum la longdaŭra malvarmiĝo kreskas tre grandaj kristaloj. Ili videblas, se oni traktas la ŝlifitan meteoriton per acido. Sciencistoj nomas tiun strukturon “figuroj de Widmanstetten”. Ĉi-lasta, Alois Joseph Franz Xaver Beckh, Edler von Widmanstetten [vídmanŝtetn], naskiĝis en 1754 en Graz kaj mortis en 1849 en Vieno.

Kosma objekto

Tre maloftaj estas la feraj-ŝtonaj meteoritoj. Ili konsistas el rompitaj ŝtonetoj, kiuj kvazaŭ naĝis en likva metalo, malrapide solidiĝanta. La muzeo montras ankaŭ meteoritojn, kiuj devenas de nia luno kaj de la planedo Marso. Se granda kosma objekto trafas la lunon aŭ Marson, elĵetiĝas materialo, kiu povas fali sur la teron.

Kemiaj elementoj

Ĉu estas sume utile okupiĝi pro meteoritoj? Tute jes. Oni nun scias, kiamaniere estiĝis la kemiaj elementoj kaj nia planeda sistemo. Oni scias, ke la tero aĝas 4,6 miliardojn da jaroj. Kaj krome: tiuj strangaj ŝtonoj estas ege fascinaj!

GLOSARO

Meteoroido: Ĉiela objekto moviĝanta tra la kosma spaco.

Meteoro: Luma fenomeno, okazanta kiam meteoroido, iĝante varmega, trafalas la teran atmosferon.

Meteorito (aŭ aerolito): Postrestaĵo de meteoroido, trovita post falo sur la teron.

Ĥondro: (de la pragreka Ĥondros = grajno) Globforma objekto en meteorito, kun diametro ĝis ĉirkaŭ 5 mm. La vorto estis enkondukita en la sciencon en 1869 de Gustav Rose, kiu laboris en la mineralogia muzeo de la universitato Humboldt en Berlino.

Ĥondrito: Ŝtona meteorito enhavanta ĥondrojn.

Neĥondrito (aŭ aĥondrito): Meteorito sen ĥondroj.

Meteologio: Unue la scienco pri la objektoj estantaj supre de la tersurfaco, el pragreka vorto, kiu tion signifis. Poste oni eksciis, ke meteoritoj venas el la kosma spaco, sed ekzemple pluvgutoj kaj neĝflokoj el la tera atmosfero. Nuntempe la meteologio okupiĝas nur pri veteraj fenomenoj.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Peco de la meteorito trovita proksime de Hrašćina.

[FORIGITA!: bildo]

Strukturo de Widmanstetten en fera-nikela meteorito.

[FORIGITA!: bildo]

Sensacia raraĵo: Mars-devena meteorito.

[FORIGITA!: bildo]

S-ro Ferrière, gardisto de la kolekto, naskiĝis en Francio.

* 1. Naturhistorisches Museum, Burgring 7, 1010 Vieno, 1a distrikto, Aŭstrio. Marde fermita. Metrolinioj U2 kaj U3 ĝis Volkstheater.