Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La plej monhava dekono de la brita popolo 850-oble pli riĉas ol la malplej monhava dekono, raportis fine de 2012 la brita Oficejo pri Nacia Statistiko.
La riĉa dekono averaĝe posedas domon kun valoro de 340 000 pundoj, pension kun valoro de 742 000 pundoj, kaj bankkontojn kun valoro de 123 200 pundoj.
Kontraste la plej malriĉa duono de la popolo averaĝe ne posedas sian domon, sed lupagas, kaj disponas pri nur 4000 pundoj da pensiaj ŝparaĵoj kaj 400 pundoj en kontanta mono.
Peter Bowing