Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

JAPANIO

Adapti, persisti, akcepti

Nuntempe ĉie en la mondo baraktas kompanioj por pluvivi en malfavoraj ekonomiaj cirkonstancoj. Ĉiun tagon multaj bankrotas malgraŭ siaj klopodoj, travivinte nur du aŭ tri jarojn post sia fondiĝo. Ankaŭ en Japanio troveblas tiaj cirkonstancoj, foje eĉ pli malbonaj ol aliloke pro longdaŭra deflacio.

Tamen tie ekzistas malnovaj kompanioj kaj familiaj entreprenoj, kiuj ja travivis, spite al la ondumado de la historio. Esploristoj identigis ĉ. 3000 firmaojn, kiuj fondiĝis antaŭ 200 jaroj, kaj ĉ. 21 000 antaŭ pli ol 100 jaroj. En Eŭropo Germanio havas plej multe da entreprenoj kun pli-ol-200-jara historio, sed ili nombras nur 800.

Imperiestro

La plej malnova ankoraŭ funkcianta entrepreno en Japanio, kaj probable ankaŭ en la mondo, estas Kongo-Gumi (Diamanto-Kompanio) en Osaka. Ĝi ekfunkciis en la jaro 578 de la komuna erao. En ĉi tiu jaro Tiberius 2a Konstanteno iĝis bizanca imperiestro.

Fondis Kongo-Gumi unu el tri ĉarpentistoj venintaj el la korea duoninsulo, invitite de la japana potenculo. Ili helpis konstrui la budhistan templon Ŝitennoĵi.

Bankroto

Dum jarcentoj Kongo-Gumi ekskluzive konstruis kaj riparis Ŝitennoĵi, ĝis en la 1860aj jaroj ĝi komencis konstrui templojn kaj sanktejojn de ŝintoismo (la japana indiĝena religio). En 2006 la kompanio alfrontis bankroton, sed alia entrepreno ĝin savis, kaj nun ĝi aktive funkcias.

La due plej malnova kompanio estas la bangastejo Keiunkan fondita en 705 en la gubernio Yamanasi. Ĝi apartenas al almenaŭ 12 kompanioj pli-ol-800-jaraĝaj. Inter ili listiĝas ses hoteloj aŭ gastejoj en varmofontejoj.

La kvin aliaj produktas paperaĵojn, budhoservilojn, sakeon (rizvinon), teon kaj muldaĵojn. Ekster Japanio la plej malnova estas Sankt Peter Stiftskeller, restoracio en Salzburg, Aŭstrio. Ĝi estis laŭdire fondita en 803, sed ses japanaj entreprenoj inkluzive de Kongo-Gumi kaj Keiunkan estas pli malnovaj.

Adaptiĝemo

Leviĝas la demando, kial ekzistas tiom da malnovaj entreprenoj en Japanio. Fakuloj opinias, ke la longviveco baziĝas sur tri faktoroj: adapti, persisti kaj akcepti.

Adapti rilatas al la kapablo krei novajn produktojn responde al la bezono kaj postulo de la tempo. Ekzemple, pluraj malnovaj prilaborejoj de metalo nun liveras precizajn partojn neprajn al poŝtelefonoj.

Persisti signifas insiste okupiĝi pri la propra metio. Multaj japanaj kompanioj fiaskis, kiam ili diversiĝis, neglektante sian propran aferon. Akcepti tuŝas la heredan principon. Sukcesaj firmaoj ne blinde akceptas siajn stultajn filojn sed kapablajn aliulojn. Alivorte, enfluas freŝa, ekstera sango.

Devizo

La devizo de multaj tiaj kompanioj fariĝas familia regulo, ekzemple “fideleco al la klientoj”, “kunekzisto kun la regiono”, “portempe perdi, longtempe gajni”.

Hodiaŭ, tamen, en epoko de tutmondiĝo, pli kaj pli malfacilas fideli al tiaj principoj, aparte kiam bankoj kaj aliaj investantoj postulas rapidan profiton kaj eĉ forvendon de tradicia entrepreno.

Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj malnovaj familiaj entreprenoj fariĝis akciaj kompanioj aŭ societoj komanditaj. Siajn akciojn ili ne publike proponas en la financaj merkatoj.

Isikawa Takasi