Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

AŬSTRIO

Briko-muzeo

Pli ol 12 000 diversaj brikoj videblas en la briko-muzeo en Vieno. La plej malnova briko el ili aĝas 4000 jarojn kaj venis verŝajne el Babilono. Aliajn produktis grekoj kaj romianoj. La ĝermanoj loĝis ekde la 5a ĝis la 10a jarcentoj ĉefe en lignaj domoj kaj ne postlasis tiajn ŝtonojn. Multaj brikoj estis produktataj en la baroka kaj sekvaj periodoj.

La muzeon fondis la lerneja direktoro Anton Schirmböck [ŝirmbek] en la 1970aj jaroj. Kiam lia ejo ne plu povis enteni la multajn objektojn, la kolekto migris al domo, en kiu troviĝas ankaŭ la muzeo de la 14a distrikto de Vieno.

Argilo

La kruda materialo por fari brikojn estas argilo, fojfoje miksita kun silto kaj sablo. En la bakforno, ĉe 900 oC, la koloro ŝanĝiĝas de blua al ruĝa kaj la argileroj sintriĝas, do parte kunfandiĝas. Tia briko enhavas truetojn, povas suĉi akvon kaj ne estas rezistokapabla kontraŭ erozio. Se oni uzas specialan argilon kaj bakas je 1200 oC, la truetoj malaperas kaj estiĝas klinkero, kiu ne ruiniĝas dum frosto.

Diversformataj

Ĝis la mezo de la 19a jarcento ĉiu urbo aŭ monaĥejo preferis alian formaton por brikoj. Pro tio oni ne povis uzi brikojn el diversaj regionoj por la sama konstruaĵo. Tial en la jaro 1872 en Germanion oni enkondukis la “regnan formaton”: 25 x 12 x 6,5 cm. Nuntempe estas produktataj pli grandaj brikoj kun truoj por izoli la domon kontraŭ (mal)varmo. Tia bloko havas ekzemple la dimensiojn 50 x 38 x 25 cm. Se la supra kaj suba surfacoj estas ŝlifitaj, eblas kunglui la blokojn. Do, masonado estas ŝparata kaj la muro restas preskaŭ seka.

Specialaj brikoj estas terakotaj kaj kahelfornaj. La muzeo montras ankaŭ tegolojn el la romia kaj nuna tempoj. Ceramikaĵo kaj porcelano konsistas el aliaj substancoj.

Adreso de la plej granda briko-muzeo en Eŭropo: Wiener Ziegelmuseum, Vieno, 14a distrikto, Penzinger Strato 59. Eniro senkosta. Malfermita ĉiun unuan kaj trian dimanĉon en la monato (escepte de julio, aŭgusto kaj festotagoj) de la 10a ĝis la 12a horo. Metrolinio U4: ĝis Hietzing [hicing]. Rete: ziegel@bezirksmuseum.at.

Walter Klag