Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Eseoj

AMIKECO

Kison al la tuta mondo (sed nuntempe pagu)!

Amikeco apartenas al la plej intimaj interrilatoj inter du aŭ fojfoje pli da personoj. Ŝajnas esti universala homa bezono dividi komunajn sekretojn, praktiki samajn hobiojn, konfesi problemojn, peti kaj doni konsilojn kaj konsolojn, sendepende de seksaj rilatoj.

Fidinda estu tia kunulo, inda je vera konfidenceco. La poeto Friedrich Schiller, en sia “Odo al la ĝojo”, himnas proksimume: “Jubilu, se vi sukcesis esti amiko de amiko!”. Tiel li esprimas la internan edifon de amikeco.

Lia jubilado multe transiras la intimecon, kaj grandioze li inkludigas homamasojn: “Brakumadon al vi, milionoj!”, eĉ “Kison al la tuta mondo!”

Memdonaj

Ne malpli entuziasme la nuntempa vivomaniero traktas tiun tre delikatan personecan interrilaton. Sed transformiĝis la koncepto, tamen uzante la saman nocion. Tiaj “amikecoj” ne plu estas personecaj, rektaj, ambaŭflanke memdonaj.

Kiel multo en la nuna socio, ili fariĝis instituciaj, komercaj, prikalkuleblaj, nerespondecaj. Kion pensi pri sociaj retoj, kiuj dissendas avertojn: “Sinjoro X deziras, ke vi fariĝu lia amiko.” La sinjoro estas apenaŭ al vi konata, kaj evidentas, ke ne la sinjoro skribis la mesaĝon, sed aŭtomato.

Mode nun estas, ke institucioj varbas por si “amikan rondon”, al kiu la individuo memkompreneble kotizas. Ekzemple lernejoj invitas gepatrojn fariĝi “amikoj”. Tiuj fervore aliĝas, esperante tiel prosperigi la lernejan sukceson de la ido.

Bonhavaj

Ankaŭ bonhavaj publikaj radistacioj varbas “amikojn”, ofertante kontraŭ la postulata kotizo reduktitajn prezojn ĉe koncertoj, kaj interretan informadon. Evidente temas pri servoj, per kiuj oni volas krei aŭskulteman komunumon ĉirkaŭ si por kontraŭpezi la konkurenculojn.

Eĉ seriozaj malsanulejoj, enviciĝintaj en la ŝtatan sekurecsistemon, provas akiri reton da subtenantaj amikoj. Kiu sekve, okaze de bezono, ne preferos iri en sian amikan malsanulejon?

Amikeco ne nur estas bela vorto. Ĝi povas havigi ankron al homoj, egale en kiu vivofazo. Misuzi tiun nocion pro tre evidentaj komercaj, konkurencaj, memrilataj celoj estas perfido al idealo. Sed nur malmultaj amikiĝemuloj tion ĝustatempe komprenas.

Franz-Georg Rössler