Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ARKITEKTURO

Urboj kaj kurboj

La 5an de decembro 2012 forpasis la brazila arkitekto Oscar Niemeyer [oskáĥ nímaja] en Rio-de-Ĵanejro, sia naskiĝurbo. Longaĝa, li mortis nur 10 tagojn antaŭ sia 105-jariĝo. Lia ĉefverko estas la plano por Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, inaŭgurita en 1960.

Li debutis kiel arkitekto en 1932 ĉe inĝeniero Lúcio Costa [lusju koŝta], la estonta kunpartnero por la kalkuloj de la urbanizado de Braziljo. En 1940 Juscelino Kubitschek [ĵuselinu kibiĉék], la tiama urbestro de Belo Horizonte, invitis lin prepari projekton de la ensemblo de Pampulha [pampulja], nacian ikonon de moderna arto.

Radikale

Kiam Kubitschek estis elektita prezidanto de la respubliko en 1956, li denove alvokis la arkitekton por plani Braziljon, la novan ĉefurbon. Kun Braziljo, strategie starigita en la geografia centro de Brazilo, ne nur Rio-de-Ĵanejro eksiĝis kiel ĉefurbo, sed radikale renversiĝis la politika koncepto de marborda kulturo, heredaĵo el la kolonia erao.

Eksterlande li kunlaboris en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko, kune kun Le Corbusier [le korbizjé] kaj aliaj arkitektoj el deko da landoj. La sidejo de la Komunista Partio de Francio en Parizo, la eldonejo Mondadori en Milano, konstruaĵoj de la universitato de Alĝero, inter aliaj ekzemploj, ilustras la internacian atingon de planoj subskribitaj de li.

Simbole

Niemeyer estris la superan kurson de arkitekturo de la ĵus fondita universitato de Braziljo en la periodo de 1962 ĝis 1965. Tamen li eksiĝis el la universitata posteno por simbole protesti kontraŭ la militista reĝimo altrudita al la nacio en 1964. Ĉar li estis membro de la Brazila Komunista Partio, li devis forlasi Brazilon por ekzilejo en Francio.

La stilo de Niemeyer definitive enradikigis la fundamenton de la moderna arkitekturo en Brazilo. Liaj gigantaj projektoj ĉiam fontis el simplaj desegnaĵoj kun graciaj kurboj. Laŭ liaj deklaroj la arkitekturo ne reduktiĝu al nura funkcio, ĉar gravas la estetiko.

Sub la inspiro de inaj kurboj rimarkindas la ensemblo Sambódromo, kie en la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro paradas la plej alta esprimo de la brazila popola arto, nome la sambo.

Jozefo Lejĉ