Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

JAPANIO

Teritorie disputi por maski katastrofon

Fine de 2012, post trijara paŭzo, revenis al la potenco en Japanio la konservativa Liberal-Demokratia Partio (LDP). En balotado ĝi gajnis 294 el la 480 seĝoj de la Ĉambro de Reprezentantoj. Tiel la japana popolo, malgraŭ la nuklea katastrofo de Fukushima Daiichi en marto 2011, elektis partion, kiu daŭre subtenas nukleajn centralojn.

La reginta, nur iom pli liberala Demokratia Partio de Japanio, favoris post la katastrofo laŭgradan forigon de la centraloj. Sed konstante ŝanceliĝis ĝia politiko interalie pro interna opini-diverĝo kaj forta premo de Usono.

Perdas

El la 12 partioj, kiuj partoprenis en la elektoj, ok pledis por rapida aŭ laŭgrada forigo de la nukleaj centraloj. Tamen, laŭ la elekto-sistemo, kiam granda partio perdas sian mandaton, alia granda partio preskaŭ aŭtomate akiras potencon. Do strukture ne restas granda ŝanco por malgrandaj partioj, precipe se ili multiĝas kun pli-malpli similaj platformoj, kiel ĉi-foje okazis.

Restas maltrankvilaj la loĝantoj en la gubernio Fukushima, kie okazis la katastrofo. Dume en la ĉefurbo Tokio, kaj en aliaj grandaj urboj, ade okazas manifestacioj kontraŭ la nukleaj centraloj. Ekzemple, en julio 2011, surstratiĝis en Tokio 100 000 protestantoj.

Timas

Dume daŭras elmigrado de homoj ne nur el Fukushima sed ankaŭ el Tokio kaj ĉirkaŭaj regionoj, ĉefe al okcidenta Japanio, sed fojfoje eĉ eksterlanden. Ili timas la nun ne antaŭvideblajn sekvojn de la katastrofo.

Aŭdeblis post la elektoj voĉoj histeriaj. Kandidato neelektita, la 38-jara aktoro Yamamoto Taro, konata tra Japanio, anoncis, ke ne haltigeblas la nukleaj centraloj. “Nun indus fuĝi el Japanio”, li opiniis.

Emfazas

Tamen la nova ĉefministro, Abe Shinzo, emfazas la neceson ŝanĝi la nunan konstitucion, kies pacifismo malhelpas al la lando nomi sian “armeon” armeo. Dum lia mandato la armeo povus testi sian kapablon ĉefe kontraŭ Ĉinio kaj malpli verŝajne kontraŭ Suda Koreio, kun kiuj brulas nun teritoriaj problemoj.

Tamen ne estas klare, ĉu la oficon eltenos politikisto, kiu antaŭ kvin jaroj devis rezigni la ĉefministran postenon pro stomaka malsano, malantaŭ kiu probable kuŝis psika premo.

Ekflagrigis

Se Abe denove fiaskus, atendus aliaj en kaj ekster LDP. Unu el la ĉefaj kandidatoj ekster LDP estas Ishihara Shintaro, roman-verkisto kaj populara politikisto. Ĝis oktobro lastjare li estris la metropolan registaron de Tokio. Tamen lia deklaro aĉeti la insulon Senkaku (ĉine: Diaoyu), en aŭgusto samjare, ekflagrigis teritorian problemon kun Ĉinio.

Se li iam venus al la potenco, ankaŭ li povus, same kiel Abe, utiligi teritoriajn disputojn por maski la konsekvencojn de nuklea katastrofo.

Ĉiuj potenculoj tamen agus simile. Ankaŭ la registaro de la Demokratia Partio estis ade kritikata, ke ĝi kaŝas diversajn faktojn pri la katastrofo. La motivo ĉiesa kaj ĉiama: “Por ne maltrankviligi la popolon.”

Usui Hiroyuki

[FORIGITA!: bildo]

En la ĉefurbo Tokio, kaj en aliaj grandaj urboj, ade okazas manifestacioj kontraŭ la nukleaj centraloj.