Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Kredu je la nekredantoj!

Unu el la plej utilaj eldonaĵoj de Flandra Esperanto-Ligo (krom, evidente, Monato) estas La Jaro, poŝkalendaro, kiu min ĉiam akompanas, kaj La Tero, enciklopedieto enhavanta informojn kaj statistikojn pri la landoj de la mondo.

Do, ekzemple, pri mia lando Britio mi legas, ke, laŭ religio, ĝi estas protestanta, kun 58 % da anglikanoj, ĉ. 2 % da islamanoj, ĉ. 1 % da judoj kaj — tre precize — 0,02 % da druidoj. Pri katolikoj, aŭ metodistoj, aŭ atestantoj de dio, aŭ la kelkdekoj da aliaj sektoj, ĉiuj pretendantaj unusolan veron, aŭ pri la nekredantoj, silento.

La silenton tamen rompas la rezultoj de censo publikigitaj fine de 2012. La censo, okazanta ĉiun dekan jaron, ebligas kompari inter la jaroj 2011 (kiam britoj plenigis siajn plurpaĝajn censo-formularojn) kaj 2001, kiam okazis la antaŭa censo.

Unu el la plej rimarkindaj ŝanĝoj koncernas religion. En 2001 37,3 milionoj da britoj (72 %) indikis, ke ili estas kristanoj (ne simple “protestantoj”). En 2011 falis je 13 % la nombro de homoj sin priskribantaj kristanaj al 33,2 milionoj (59 %).

Samtempe montriĝas, ke la dua plej granda “religia” (fakte, nereligia) grupo konsistas el nekredantoj. En 2001 8,5 milionoj (15 %) raportis, ke ili malhavas kredkonfeson; en 2011 14,1 milionoj (25 %).

Religiemuloj deklaras sin neniel perturbitaj vid-al-vide al la statistikoj. Ili atentigis, ke aparte ĉe katedraloj ĉeestas diservojn pli da adorantoj ol antaŭ kelkaj jaroj. Ili argumentas, ke tion, kion ekster la grandaj preĝejoj kvante perdas la eklezioj, ili kvalite retenas. La nunaj kristanoj, ili diras, estas veraj dikredantoj, ne tiuj, kiuj pro tradicio aŭ superstiĉo aŭ timo ŝajnigas religiemon.

Sed ĉu vere? En marto 2011 la brita registaro okazigis en Anglio kaj Kimrio opiniosondadon pri religioj. Tiam 53 % de la homoj deklaris sin kristanaj (kompare kun 59 % en la samjara pli ampleksa censo). Tamen la opiniosondado iom pli profunde esploris kaj konstatis, ke el la 53 %, nur 29 % priskribis sin religiemaj.

Plue, el la 53 %, kiuj indikis kristanecon, malpli ol duono (48 %) kredis je Jesuo Kristo (do “kristanoj”, kiuj ne kredas je Kristo), kaj nur 9 % en la koncerna semajno vizitis preĝejon. Anekdote, en mia urbo, paroĥestro antaŭ kelkaj jaroj leteris en la loka gazeto, ke nur 5 % de la urbetanoj iam iras al preĝejo.

Ĉu gravas prireligiaj statistikoj tiaj? Aparte, kiam la censo enhavas kredeble pli trafajn informerojn por kompreni la nunan britan socion? Ekzemple, tri milionoj loĝas en hejmoj, en kiuj neniu plenkreskulo parolas la anglan kiel denaskan lingvon; en 200l 15 % de la homoj perlaboris sian panon en fabrikoj, nun nur 8,9 %; pli da britoj nun posedas universitatan diplomon ol tiuj sen ajnaj diplomoj ktp, ktp.

Al ordinaraj britoj, kiuj plejparte indiferentas pri religioj, turnante la dorson al dimanĉaj diservoj, al religiaj nupto-festoj k.s., la nombroj ne gravas. Tamen al la registaro ili ja gravas. Per tio, ke cense kaj teorie 59 % de la britoj deklaras sin kristanoj, la registaro pravigas, ekzemple, la ĉeeston de neelektitaj episkopoj en la supera parlamenta ĉambro.

Tie ne sidas neelektitaj instruistoj, fervojistoj, rubaĵistoj — ne. Sed jes ja episkopoj, reprezentantaj la 9 % de la popolo, kiuj diservumas ĉe anglikana (ne katolika aŭ budhista aŭ juda) ceremonio. Ĉio ĉi en t.n. demokratio.

La nombroj gravas pro aliaj kialoj. Ili nepre gravu al kompilantoj de enciklopedietoj pri la landoj de la tero. Tiuj ne plu donu la impreson, mi petas, ke la agnostika Britio estas protestanta lando kun 58 % da anglikanoj.

Cetere ili ne malŝparu inkon pri la 0,02 % da druidoj. Ili tamen fidele raportu, ke 59 % de la brita popolo sin taksas kristanaj, kaj 25 % senreligiaj. Eble tamen, por ne tro ŝoki, prisilentu la fakton, ke la plimulto de la 59 % neniam vidas de interne preĝejon.

Paul Gubbins