Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ALBANIO

Ruĝ-nigra alarmo

Aperis lastatempe en Albanio nova politika partio: Ruĝ-nigra Alianco (Aleanca Kuq e Zi). La nomo aludas la kolorojn de la albana flago.

La du ĉefaj sloganoj de la partio jenas: nacia unuiĝo antaŭ EU-integriĝo kaj batalo kontraŭ korupto.

La partio konsistas plejparte el gejunuloj, kiuj i.a. protestas kontraŭ vizitoj de ekstremaj politikistoj. Tiuj inkluzivas anojn de la ekstremdekstra greka grupo “Ora Aŭroro”, kiun kelkaj taksas nazia.

Kreskas

Rapide kreskas la membraro de la alianco, kio alarmas la ĉefajn partiojn. Pro tio kaj demokratoj kaj socialistoj komencis “pruntepreni” ideojn de la nova partio kaj ilin uzi en siaj kampanjoj.

La ĉefministro Sali Berisha, en paroladoj okaze de la centjariĝo de la sendependeco de Albanio, surprize sin prononcis kontraŭ albanofobio ankoraŭ floranta ĉe najbaroj grekaj-slavaj.

Proponas

Berisha proponis al la parlamento aprobi leĝon, laŭ kiu ĉiu albano ricevu pasporton de la Respubliko Albanio. Temus pri ĉirkaŭ sep milionoj da novaj civitanoj nun loĝantaj ekster Albanio.

Krome li subtenis iniciatojn favore al unuiĝo ekonomia, kultura, eduka, inter Albanio kaj Kosovo. Tio provokis reagojn i.a. en la EU-parlamento.

Bardhyl Selimi