Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Lige al ligno

En la aŭstra ĉefurbo Vieno estas konstruita sepetaĝa loĝejo el ligno. Laŭ fakuloj ekzistas pluraj avantaĝoj: ŝparado de energio; abundo de kruda ligno en la lando; mallonga tempo por konstrui; uzo de antaŭfabrikitaj eroj.

Cetere ligna domo ne tiom facile brulas, kiom oni supozas kaj ofte ankaŭ domoj el brikoj aŭ betono estas detruataj de incendioj. Krome eblas konstrui iom aparte el ŝtalbetono la ŝtuparejojn.

Arbaroj

Aŭstrio je 42 % estas kovrita de arbaroj. Ĉiujare kreskas 30 milionoj da kubaj metroj da ligno, sed rikoltatas nur 20 milionoj. Tial la arbaroj en Aŭstrio daŭre kreskas. El triono de tiom da ligno oni povus konstrui ĉiujn novajn domojn en la lando.

En la forsta-ligna industrio laboras 700 000 aŭstroj. La produkta valoro estas 12 miliardoj da eŭroj, el kiuj 70 % estas eksportataj. Nur en turismo laboras pli da homoj.

Inter specioj la piceo ĉefrolas: 61 % de la ligno venas el piceoj. Malpli gravas fago, pino, lariko kaj abio. Nur 2 % de la ligno estas kverka kaj fraksena. Arbaroj en Aŭstrio, kultivataj jam de 250 jaroj, produktas i.a. oksigenon. Krome ili protektas vilaĝojn kontraŭ lavangoj.

Histoj

Ligno konsistas ĉefe el ksilemo, komplikaj histoj, kiuj transportas akvon, en kiu solvitas neorganikaj saloj — la “nutraĵo” de la arbo. La histoj igas la lignon stabila. Ligno same stabilas kiel ŝtalbetono.

Post la malkonstruo de ligna domo oni povas reuzi la lignon, ekzemple por nova domo aŭ kiel brulmaterialon. La hejtvaloro de ligno estas pli granda ol tiu de rest-rubo, sed malpli granda ol tiu de hejt-oleo.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Ligno sen protekta tegaĵo iĝas nigra kaj tiel protektas sin mem. Foto: WALTER KLAG.

[FORIGITA!: bildo]

Gazetara konferenco okaze de la finkonstruo de multetaĝa ligna domo en Vieno en la strato Wagramer. Foto: PRO:HOLZ.

[FORIGITA!: bildo]

Ekspozicio de modeloj de grandaj lignaj konstruaĵoj en Künstlerhaus en Vieno. Foto: PRO:HOLZ.