Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Neniam antaŭe en tiu ĉi lando ...

En Monato de decembro (p. 7) aperis artikolo de Jozefo Lejĉ pri la decido de la brazila Supera Federacia Tribunalo, kiu kondamnis altrangulojn de la antaŭa registaro pro pluraj krimoj rilataj al koruptado. Laŭ la artikolo, “Pro manko de pruvoj la afero atendis de 2005 ĝis 2012 por atingi la superan kortumon. Tie ĉio aliformiĝis en politikan venĝon, sed fakte ne venkon, kontraŭ la reganta koalicio.”

Koruptado estas universala afero. Ĝi varias laŭ kvanto, stilo, kulturo, rimedoj, sed ĉie rolas, kelkfoje regas. Brazilo ne estas la plej elstare korupta, sed ne povas fieri pri sia loko en la vico. Onidire, eble prave, tio devenas de la ibera heredo kiu antaŭas la Imperion kaj la Respublikon. Tamen “neniam antaŭe en ĉi tiu lando” — se uzi la ĝiskliŝiĝe eldiratan memlaŭdan enkondukan frazon de nia ankoraŭ tre populara eksprezidanto Lula — oni tiel profunde kaj laŭsisteme metis la ŝtaton je la servo de privataj interesoj.

La Supera Kortumo juste kaj didakte plenumis sian devon. La kondamnitoj ne estas iaj martiroj.

José Dias Pinto

Brazilo