Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Monstra

En ligo kun la artikolo Jubilea jaro (Monato 2012/12, p. 26) mi sincere gratulas Albanion pro ĝia centjariĝo. Tamen mi devas atentigi pri erara stimulado, kiu al Eŭropo kreas gravajn problemojn. La albanajn malplimultojn en najbaraj landoj oni puŝadas al ribeloj, kiuj havas la karakteron de terorismo. Ĉi tio estas plej videbla en Kosovo kaj Metoĥio. De tiu terorismo suferas ĉiuj: serboj, albanoj kaj aliaj. La kulmino de tiu terorismo estis la monstra elprenado de internaj organoj de vivaj forrabitaj serboj.

Atanasije Marjanović

Serbio