Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

AŬSTRIO

Ĉarma fervojlinio

Unu el la plej krutaj fervojlinioj en la mondo estas Pöstlingbergbahn [pestling]-montfervojo en Linco ĉe Danubo (germane Linz an der Donau). Ekde 2009 unu finhaltejo troviĝas sur la ĉefplaco (Hauptplatz) de la urbo. Komence la trakoj kondukas preskaŭ ebene norden, trans Danubon, poste komenciĝas la kruta parto (maksimume 116 ‰) ĝis la pinto de Pöstlingberg. Eblas interrompi la veturadon por viziti la zoologian ĝardenon (Tiergarten).

Fabeloj

Apud la montopinto vizitindas la grota fervojo (Grottenbahn), kie oni prezentas scenojn el diversaj konataj fabeloj. Jam en la 18a jarcento la baroka preĝejo sur Pöstlingberg estis celo de piedirantaj pilgrimantoj. En 1898 la unua trajno mildigis la penon de la lacaj nemontgrimpemaj kredantoj.

Nova ŝpuro

Por pli bone ligi la linion kun la tramreto kaj ebligi rektan komunikon ĝis la ĉefplaco oni ŝanĝis en la jaro 2009 (Linco tiam estis la “Kultura ĉefurbo de Eŭropo”) la ŝpuron de 1000 al 900 mm kaj renovigis la tutan instalaĵon. Nun la trajnoj povas uzi la tramtrakojn ĝis la ĉefplaco. Aktuale estas uzataj kvar modernaj kvaraksaj motorvagonoj en nostalgia “retro-dezajno” kaj du historiaj vagonoj.

Pro la kruteco la maksimuma rapido estas nur 25 kilometroj hore. La tuta linio longas 4140 metrojn, de la plej alta punkto (519 m super la marnivelo) oni povas ĝui panoramon de la urbo Linco (266 m super la marnivelo).

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Sur la ĉefplaco de Linco. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Haltejo Tiergarten (Zoologia ĝardeno). Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Finhaltejo Pöstlingberg. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Trajno de Pöstlingberg ĉe traka kruciĝo kun Mühlkreisbahn. Foto: Walter Klag