Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

DIVERSIGITA KOLEKTO

Post tostado, korka recikligo

En Francio, kiel konate, oni amas trakti sin bone kaj, en gravaj okazoj, oni ne hezitas malkorki botelojn da ĉampano. La loĝantaro de la apuda Italio, ĉefe ekde la komenco de la ekonomia krizo, jam inklinas pli ofte al la subteno de lokaj kaj ne tiom multekostaj boteloj da spumante (ŝaŭmvino). Ion komunan havas tamen la du landoj: terure grandan kvanton, fine de la celebradoj, de korkoj, destinataj kutime (kaj senglore) al la rubujo.

Konstruado kaj piedvestado

Por igi la proprajn ĝojajn momentojn iom pli “ekologie elteneblaj”, oni invitas jam de kelkaj jaroj la trinkintaron primemori agon simplan, sed tre altvaloran: kunmeti la korkojn, alivorte ilin kolekti, anstataŭ ilin forĵeti en rubaĵon. Korko estas fakte materialo plur-uza, fleksebla, ege valora kaj interalie tut-natura. Ĝi estas komplete recikligebla kaj tial reutiligebla en pluraj sektoroj, nelaste tiuj de konstruado (por la pretigo de izolaj kaj son-imunigaj paneloj aŭ granulaĵoj) kaj piedvestado (kalkanumoj, subplandoj). Ĉe la lumo de ĉio ĉi, neniom kostas, male treege utilas, ne forĵeti la korkojn de la boteloj, kiujn oni malŝtopadas dum kiu ajn festotempo.

Novjara celebrado

Ĉiujare en Italio la vinindustrio enmetas en la merkaton 1,2 miliardojn da korkoj, kiuj respondas al 7000 tunoj da komplete recikligebla materialo. De la ĉefurbo Romo ĝis plej eteta vilaĝo, oni ĉial malŝtopas vinbotelojn: tio ĉefe okazas dum la kristnaska festotempo, dum la pinto de la konsumado de la ŝaŭmvino kutime koincidas kun la novjara celebrado.

La recikla projekto nomiĝas Tappoachi?[tapoakí], kies bona traduko esperanten povus esti “Ŝtopilo-al-kiu?”. La vortludo aludas la emon de la italoj uzi ironie la vorton “ŝtopilo” (itale tappo) por indiki malaltan, do ne gravan personon. La iniciato haveblas en pluraj urboj, ĉefe en la nordo, kunlabore kun la lokaj respondeculoj pri t.n. diversigita kolekto de korkoj kaj ties sekva recikliĝo. La unua tiaspeca kampanjo estis en 2009 en la veneta urbeto Valdobbiadene, patrujo de la ŝaŭmvino prosecco [proseko]. La kolektado de korkoj estas ebligata pro la ĉeesto de apartaj ujoj en ĉiuj aliĝintaj komunumoj.

Slogano

La retejo de la kampanjo, kun interesaj informoj, donitaĵoj (kvankam itallingvaj) kaj fotoj, estas www.tappoachi.it. La slogano de la kampanjo estas: “Korko estas komplete recikligebla. Kolektante ĝin, vi subtenos la medion kaj projektojn socie utilajn”.

Roberto Pigro

[FORIGITA!: bildo]

Neniom kostas, male treege utilas, ne forĵeti la korkojn de la boteloj, kiujn oni malŝtopadas dum kiu ajn festotempo. Foto: thewineitalia