Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ITALIO

Laŭtiĝas voĉoj — por voĉdoni

“Tiom valoras nia voĉo”: per tiuj vortoj, legeblaj en la itala en reklamo sur neceseja papero, komenciĝis protesto de italaj Erasmus-studentoj.

Erasmus-studentoj estas tiuj, kiuj pasigas universitatan jaron, aŭ kutime malpli longan periodon, en alia eŭropa lando. Ĉio ĉi por lerni la lokan lingvon, sekvi kursojn aŭ eĉ plenumi esplorojn rilatajn al ilia fako.

Pivotis la protesto ĉirkaŭ la rajto voĉdoni. La itala leĝaro postulas, ke eksterlande rajtas voĉdoni nur civitanoj, kiuj pro grava kialo lokis oficiale kaj definitive sian rezidejon en alian landon. En tiuj okazoj, oni registriĝas ĉe la loka ambasadejo kaj samtempe, devige, aliĝas al la Asocio de Italoj Rezidantaj Eksterlande (AIRE).

Turismo

Tio signifas, ke italoj, kiuj sin trovas provizore alilande pro turismo, laboro aŭ aliaj kialoj, ne povante esti membroj de AIRE, ne rajtas voĉdoni. Ili devas atingi sian rezidan komunumon en la patrujo, okaze de la diversaj balotoj, por esprimi sian politikan preferon.

Tiu situacio, al italoj bone konata, daŭras de multaj jardekoj. Kiu ne povas aŭ ne volas vojaĝi al la patrio, akceptas simple kaj bonvole sin deteni. Kaj neniu, almenaŭ ĝis nun, plendis pro supozata “diskriminacio”. Tamen tiun vorton, iom ekscese, nun ŝatas uzi la italaj studentoj por pravigi sian proteston.

Ministrino

La registaro, pere de ministrino Anna Maria Cancellieri, respondis al la 25 000 gejunuloj, ke ilia peto, kvankam komprenebla, tute ne povas esti konsiderata: la leĝo estas klara kaj ne permesas trovi elirvojon.

La studentoj petis interalie la eblon voĉdoni pere de lokaj konsulejoj aŭ, pli simple, se ne per interreto, per ordinara poŝto, kiel jam voĉdonas en la tuta mondo membroj de AIRE. Sed tio ne realigeblis ĉar, laŭ Cancellieri, tio kreus komplikan situacion kaj mankas tempo antaŭ la venontaj elektoj por ĉion organizi por miloj da eksterlandaj italoj.

Por tiuj, kiuj volas reveni al Italio por voĉdoni, oni promesis 70 % rabaton je la flugoj de la kompanio Alitalia. Tamen la sola vera solvo restas aliĝi al AIRE. Aliflanke tio eblas nur post 365 tagoj eksterlande kaj do ne validas por la plimulto de la Erasmus-studentoj.

Voĉdonemo

Do, spite al tiom nekutima voĉdonemo, multaj italoj restas ekskluditaj el la balotoj. La elironta ĉefministro Mario Monti, iel kontraŭante sian ministrinon, petis, ke oni faru plejeblon por ke la studentoj voĉdonu.

Tamen ŝajnas, ke ĉio estos prokrastita. Unue ĉar Monti, post politiko de nur ŝajne saniga tiel nomata aŭstero, ne trovas nuntempe apogon por siaj ideoj. Due, ĉar ne verŝajnas, ke apenaŭ 25 000 voĉoj rimarkeble influos la rezultojn de la elektoj.

Notindas, ke rapide disvastiĝis pere de sociaj retejoj novaĵoj pri la protesto. Ankaŭ eŭropaj institucioj, respektante la suverenecon de ĉiu lando pri balotoj kaj similaj aferoj, tamen subtenis la peton de la studentojn, taksante ĝin ĝusta.

Roberto Pigro