Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Turismo

AŬSTRIO

Salutinda salminejo

Apud Hallstatt (Supra Aŭstrio) situas la plej malnova salminejo en la mondo. Jam 7000 jarojn tie oni minas salon. Temas pri la postrestaĵoj de iama maro, kiu malaperis antaŭ milionoj da jaroj. Hal estas kelta vorto. La nomo Hall-statt signifas “sal-ejo”.

Antaŭ 3000 jaroj proksime de la vilaĝo Hallstatt [halŝtat] kelkaj viroj laboras en minejo, profunde en monto. Ili volas produkti salon, kiu estas tre valora varo. Subite tremas la tero. Pezaj ŝtonegoj trafas la ministojn. Unu ne povas savi sin. La aliaj longe serĉas lin, sed vane.

Aprile 1734. Tri ministoj trovas la kadavron de tiu praa kolego. Pro la salo la mortinto estas bone konservita. Vestoj, haŭto, haroj indikas, ke la kompatindulo mortis antaŭ multaj jarcentoj. Certe temas pri nekristano, do pagano. Tial ili enterigas lin ekster la tombejo. Unika trovaĵo estas perdita por ĉiam.

Multvizitata

Nuntempe pli ol 100 000 turistoj jare vizitas la lokon kaj malfacilas trovi parkejon. Ŝvitiga estas la marŝado ĝis la enirejo de la mineja muzeo. Tie oni ricevas protektan veston, kaskon kaj lampon. Nun eblas gvidate trairi la minojn. Ĉe la fino oni glitas suben kaj revidas la taglumon.

Aktiva

La salminejo estas ankoraŭ aktiva. Oni boras grandan truon kaj enverŝas akvon. Tiel estiĝas salakvo, kiu estas transportata al la vilaĝo Ebensee, kie oni produktas salon en kristala formo. Al ĝi oni laŭ leĝo aldonas jodon kaj fluoron por preventi manko-malsanojn.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Eble tiel aspektis la trovita “Viro en la salo”. Foto: Walter Klag.

[FORIGITA!: bildo]

Enirejo al la minejo. Foto: Walter Klag.

[FORIGITA!: bildo]

Fervojado en la mino. Foto: Walter Klag.

[FORIGITA!: bildo]

La pitoreska vilaĝo Hallstatt. Foto: Walter Klag.