Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

BRAZILO

Kiso mortiga

Fermitaj almenaŭ provizore estas centoj da dancejoj kaj teatroj en Brazilo post incendio, kiu mortigis 235 homojn kaj enhospitaligis 138 pliajn. Nun de sekureca vidpunkto la instancoj kontrolas tiajn publikajn ejojn — malgraŭ protestoj de entreprenistoj, kiuj plendas pro perdita enspezo pro biletoj redonotaj.

La incendio okazis en januaro ĉe la dancejo Kiss (esperante: kiso) en Santa Maria, urbo de Suda Rio-Grando, subŝtato de Brazilo. Kantisto neatendite ekflamigis piroteknikaĵon, kies fajreroj atingis la plafonon.

Ekbrulis la son-izola materialo, kaj rapide la dancejon plenigis venena kaj blindiga gaso. Mortis la plimulto ne pro fajro, sed pro enspirado de la venena aero.

Fajro-estingilo

Al la tragedio kontribuis la fakto, ke la dancejo entenis 900 homojn, sed oficiale povis akcepti nur 700. Krome ekzistis nur unu en- kaj el-irejo, kaj mankis indikiloj kien fuĝi okaze de danĝero. Ankaŭ ne funkciis fajro-estingilo. Plej ŝoke estis la absurda hezito de kontrolistoj, kiuj trovis tempon, aŭ almenaŭ provis, kontroli la kvitancojn de fuĝantaj klientoj.

Prezidantino Dilma Roussef [diŭma ruséf] interrompis oficialan viziton al Ĉilio kaj tuj direktiĝis al Santa Maria. Ŝi ordonis senprokraste helpi la tiean popolon kaj dekretis oficialan funebron en Brazilo.

Tamen ne ĉiam enpenetras la civitanan konscion tia tragedio, tiel ke oni pli rigore aplikos la sekureco-regulojn. Antaŭ nelonge kaj ne malproksime de Santa Maria okazis simila evento. Kaj en 2004, en dancejo en Bonaero, en la najbara Argentino, mortis preskaŭ 200 homoj en samaj cirkonstancoj.

Jozefo Lejĉ