Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Sukceson rikoltis pollandaj kolombobredistoj ĉe la 33a internacia olimpiado de kurierkolomboj. La olimpiado okazis ĉi-januare en la slovaka urbo Nitra (ĉ. 100 km norde de la ĉefurbo Bratislavo).
La poloj gajnis kvin medalojn en ok sportkategorioj, kaj partoprenis 32 ŝtatfederacioj. La internacia federacio de bredistoj de kurierkolomboj, kun membroj en 56 landoj, okazigas internacian olimpiadon ĉiun jaron. La venonta okazos en Hungario.
Julius Hauser