Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Nacia, ne internacia

En la artikolo Amara kromgusto (Monato 2013/03, p. 5) Paŭl Peeraerts skribas: “Sed kiam finfine venos tago por funebri pri la milionoj, kiuj pereis en Rusio inter 1929 kaj 1939?” Tiu tago en Rusio delonge ekzistas: neoficiale ekde 1974 (kiam ĝin proponis la disidentoj), kaj tute oficiale ekde 1991, kiam ĝi estis enkondukita per speciala dekreto, kaj nomiĝas “Tago de memoro de la viktimoj de politikaj reprezalioj”. Ĝin oni celebras la 30an de oktobro. La funebra memortago tamen estas nacia, ne internacia. Similaj memortagoj, en aliaj datoj, ekzistas en kelkaj pliaj postsovetiaj landoj kiel Kazaĥio kaj Ukrainio.

Nikolao Gudskov

Rusio