Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
“Piratoj” estas internacia politika movado ankaŭ en Aŭstrio. Nun piratemaj studentoj fondis memstaran asocion por kundecidi sur universitata nivelo. En februaro ili okazigis gazetaran konferencon en kafejo malantaŭ la viena universitato.
Jen iliaj ĉefaj postuloj: neniuj studkotizoj; prelegoj ne nur en la universitato sed ankaŭ rete pere de privata komputilo, por tio senkosta programaro; pli da rekta, baza demokratio.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Universitataj piratoj post la gazetara konferenco.