Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

BIOLOGIO

Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta “finvenko”?

Forpasis la 10an de marto 2012 doktoro Wim De Smet, flandra zoologo. La morto estis neevitebla sekvo de kronika malsano, kiu dum la lastaj jaroj iom post iom malkonstruis liajn iam grandajn spiritajn fortojn. Kiel fakulo pri maraj mamuloj, dum sia tuta profesia vivo De Smet estis scienca kunlaboranto de gravaj flandraj/belgaj institutoj, kiel la Reĝa Belga Instituto pri Natursciencoj kaj la Antverpena Universitato. Komisiite de la belga ministrejo pri eksterlandaj aferoj, li estis profesoro en fremdaj universitatoj, ekzemple en Ruando, Gabono kaj Surinamo. Krome li estis orda profesoro kaj plenrajta membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino. Post sia emeritiĝo, okazinta en 1994, li plu instruis ĉe AIS-kursoj en Treviro, Bydgoszcz kaj aliloke.

Aŭdaca ideo

Ne malpli ol al siaj oficialaj kaj profesiaj taskoj De Smet private sin dediĉis ankaŭ al la realigo de aŭdaca ideo: ĝisfunda reformado de la (jam 250-jara) taksonomia sistemo. Pli ol iu ajn alia li spertis la malavantaĝojn kaj la difektojn de la ĝenerale uzata kaj agnoskita biologia nomenklaturo. Fervora subtenanto de la internacia lingvo, De Smet ekvidis partan solvon en la uzado de Esperanto anstataŭ la “ŝajn-latino”. Sed tiom da ĉi-rilataj antaŭaj individuaj klopodoj, jam publikigitaj ekzemple en Plena Ilustrita Vortaro, nur pligrandigis la ĥaoson kaj neniom helpis korekti aliajn mankojn de la sistemo mem: temis pri simplaj tradukoj de nomoj.

Rimarkinda ŝparo

Evidente ne eblas per malmultaj frazoj sufiĉe klarigi la fundamentajn ŝanĝojn, kiujn De Smet celis per sia Nova Biologia Nomenklaturo (mallonge: N.B.N.). Por pli bona kompreno necesas legi lian tutan verkon “Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo”, eldonitan en 2005. Troveblas resumo de N.B.N. ankaŭ en Vikipedio. Estu tamen dirite, ke De Smet konservis kelkajn bonajn aspektojn de la linea (Karolo Lineo, 1707-1778) klasifikado, kiel ekzemple la dunoman sistemon por specioj kaj la ununoman sistemon por la ceteraj taksonoj.

De Smet ankaŭ konformiĝis al la klasikaj subdividoj de la vegetala kaj animala regnoj, escepte de la taksono “genro”, kiun li forigis. Fakte, helpe de aldona paralela laŭnombra sistemo nenia scienca informo perdiĝas. Forigo de la genronomoj signifas rimarkindan, enorman ŝparon de malpli utilaj terminoj. Surbaze de la nomo de iu specio oni tuj komprenas, pri kiu familio temas. Ne nur la ekonomia simpligo de terminoj estas karakteriza por N.B.N., sed ankaŭ la logiko, la unueco kaj la porinstrua valoro de la sistemo: ili alportas grandajn avantaĝojn kompare kun la klasika nomenklaturo. Ĉe N.B.N. la centra taksono estas la “ordo”. Pli malaltaj taksonoj, t.e. la familioj kaj la specioj, ĉiam enhavas la ŝlosilvorton, kiun oni trovas en la ordo. Aliflanke, por ĉiu specio oni facile derivas ĝiajn pli altajn taksonojn. En ĉiu taksono, ekde la familio, oni trovas centran tipan specion, t.e. la specion plej bone konatan al la ĝenerala publiko. N.B.N. ne nur aplikeblas al la vegetala kaj animala regnoj, sed ankaŭ al ĉiuj vivuloj, inkluzive bakteriojn.

Kompetentaj biologoj

En N.B.N. la nomoj de la taksonoj estas difinitaj ne de unuopa ulo, sed ĉiam de almenaŭ kvar kompetentaj biologoj, surbaze de 57 severaj reguloj. Tial De Smet starigis la Asocion por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo. Tiu asocio inter 1985 kaj 2005 aprobis kaj publikigis ĉirkaŭ 3000 taksonojn, precipe koncerne la animalan regnon.

Tiu sonda provo sufiĉas por faciligi la daŭrigon de la ellaborado de N.B.N.-nomoj. Cetere, ankaŭ en la fama Systema Naturae, aperinta en 1758, nur 4238 bestaj specioj estis priskribitaj. Inter la malavantaĝoj, kiujn N.B.N. povus prezenti, la ĉefa sendube estas, ke ĝiaj adeptoj devas alfronti “goljaton”, t.e. egan nezorgemon flanke de la plimulto de la biologoj, kiuj aŭ neniam serioze konsideris N.B.N.-on, aŭ timas la sarkasmon de kolegoj, eĉ se ili kredas je la supereco de la nova sistemo. Krom ĉio, kiam la kuraĝa davido malsaniĝis kaj forpasis, la asocio malfondiĝis. Ĉu do la fino de la Nova Biologia Nomenklaturo?

Sciencaj rondoj

Feliĉe, profesoro doktoro Herwig Leirs, same zoologo, la dekano de la fakultato de sciencoj de la Antverpena Universitato, almenaŭ agnoskis la valoron de la laboro de doktoro De Smet por la historio de la sciencoj. Krome li konsentis akcepti la arkivon de N.B.N. por konservado en la arkivejo de la Antverpena Universitata Biblioteko. La N.B.N.-arkivoj konsistas el ĉiuj leteroj, raportoj, studmaterialoj, publikaĵoj, administraj kaj sciencaj dokumentoj, kiuj rilatas al la ĉirkaŭ 40-jara ekzisto de N.B.N. Historiistoj pri sciencoj kaj anoj de la esperanta movado sendube trovos ampleksajn materialojn por siaj esploroj.

Tamen biologoj mem ne timu esplori senantaŭjuĝe la valoron de la proponoj de doktoro De Smet. Se tiu valoro estos fine konfirmita en la sciencaj rondoj, povus naskiĝi iun tagon posteulo de De Smet, kapabla daŭrigi lian agadon, antaŭvide al kroma esperanta “finvenko”.

Cyreen Knockaert

[FORIGITA!: bildo]

Komisiite de la belga ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Wim De Smet estis profesoro en fremdaj universitatoj, ekzemple en Ruando, Gabono kaj Surinamo. Jen li prelegas pri Gabono. Foto: Paŭl Peeraerts.