Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AZILPETANTOJ

Preĝejo — rifuĝejo

La 18an de februaro 1853 tajloro Janos Libenyi [janoŝ líbenji] atence vundis la tiam junan aŭstran imperiestron Francisko Jozefo. Laŭdire Dio savis la monarkon, kaj por danki Maksimiliano, la frato de Francisko Jozefo, kolektis donacojn por konstrui novgotikan preĝejon, tiam iom ekstere de la urba muro de Vieno.

Hodiaŭ tiu katolika Voto-preĝejo estas malofte uzata. Nur kvar diservoj semajne okazas en la renovigenda kirko. Sed nun azilpetantoj daŭre okupas la trinavan monumenton.

Aŭstrio estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo kun maljuniĝanta loĝantaro kaj tial iĝis enmigra lando. El la 8,4 milionoj da loĝantoj 1,5 milionoj havas “migran fonon” aŭ “eksterlandajn radikojn”, kiel oni oficiale diras.

Enmigrintoj

En ĉiu el la naŭ aŭstraj federaciaj landoj estas rifuĝejoj, kie la enmigrintoj atendas, ĝis ili ricevas restadpermeson aŭ devas forlasi la landon. Multaj estas azilpetantoj. Ili venas ĉefe el Serbio, Rusio, Moldavio, Afganio, Turkio, Kartvelio kaj Irako.

Kelkaj devas longe atendi, ĝis ilia kazo estas klarigita. La plej granda rifuĝejo situas en Traiskirchen [trajskirĥen], 35 km sude de Vieno.

Pro malkontenteco pri la senelira stato kelkcent azilpetantoj manifestacie marŝis en novembro 2012 de Traiskirchen al la parko antaŭ la Voto-preĝejo kaj tie fondis tendaron. Kelkaj eniris la preĝejon kaj restis tie.

Tranoktejoj

Ĵurnalistoj ofte priraportis la eventon, kaj do la tiea pastro malpermesis al ĵurnalistoj eniri la preĝejon. Jen la rifuĝintoj malsatstrikas, jen ili manĝas por havigi al si energion. Karitataj organizaĵoj kaj la katolika eklezio prizorgas la manifestaciantojn, kaj kelkaj akceptis loĝi en provizoraj tranoktejoj.

La aŭstra ŝtatprezidanto Heinz Fischer [hajnc fiŝa] sendis leteron al la frostantaj okupantoj kaj promesis helpi kadre de la validaj leĝoj. Tamen tri monatojn poste la problemo ankoraŭ ne estas solvita.

Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

La renovigenda Voto-preĝejo. Foto: Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

Azilpetantoj en la preĝejo. Foto: Vikipedio.

[FORIGITA!: bildo]

Azilpetantoj en la preĝejo. Foto: Vikipedio.