Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

SLOVAKIO

De fago al fago

Antaŭ 300 jaroj, la 17an de marto 1713, estis ekzekutita Juraj Jánošík [jánoŝik]. Laŭ kelkaj, li estis heroo de la slovaka popolo; laŭ aliaj, vilaĝa rabisto simila al la anglo Robin Hood. Kie kuŝas la vero?

Jánošík naskiĝis la 25an de januaro 1688 en la pitoreska slovaka montvilaĝeto Terchová, ne malproksime de la urbo Žilina (ĉ. 200 km norde de la ĉefurbo Bratislavo).

Laŭ historiistoj, Jánošík estis, kiel juna knabo, rekrutigita en kuruca armeo* dum la ribelo de Ferenc Rákóczi la 2a (1707-1708). Pli poste li estis imperiestra armeano ĝis la jaro 1710, kiam li estis liberigita de sia militservo.

Dolorego

Kiam vilaĝa nobelo mortigis lian patron, pro tio, ke tiu kelkajn tagojn ne servut-laboris, li forkuris kun sia dolorego al la slovakaj montaroj, kie li kuniĝis kun rabistoj kaj fariĝis kapitano de 12-membra rabista grupo.

La grupo de Jánošík, laŭ legendo nomita ankaŭ “knaboj de la montaroj”, prirabis nur riĉulojn, sed neniam simplajn homojn. La rabistoj atakis vojaĝantajn moŝtajn sinjorojn, migrantajn vendistojn ktp, kriegante: “Mil fulmotondrojn — cian animon donu al Dio, kaj la monon al mi!”

Sed ili neniun mortigis. Ili forprenis valoraĵojn kaj varojn, dirante, ke ili venis por venĝi la maljustecon de la riĉaj sinjoroj kontraŭ la malriĉa slovaka popolo.

Bonfaranto

La rabistoj disdonis la rabaĵojn al vilaĝaj malriĉuloj kaj Jánošík iompostiome fariĝis bonfaranto kaj do popola heroo. Laŭ legendo, kiam la rabistoj renkontis malriĉajn virinojn, ili donacis al tiuj tolon, mezurante “de fago al fago”. Monon plenmane ĵetis Jánošík al la malriĉuloj.

Post du jaroj Jánošík estis kaptita en arbara gastejo, kie li sola alfrontis 30 soldatojn. La lukto kruelis, ĉar Jánošík lerte uzis sian hakilbastonon. Sed maljunulino en la gastejo ĵetis sub liajn piedojn pizojn kaj li falis. La soldatoj ĵetis sin sur Jánošíkon, katenligis kaj forkondukis lin al la juĝistaro.

Jánošík estis terure turmentata, ĉar la juĝistoj volis scii, kie li kaŝis la trezorojn, kiujn li forprenis. Sed Jánošík nenion perfidis. Pro tio li estis kondamnita kaj oni pendigis lin per hoko, enpikita sub liajn ripojn, en la nord-slovaka urbeto Liptovský Mikuláš.

Pardono

Antaŭ la ekzekuto oni proponis pardonon, se li fariĝos kapitano en la imperiestra armeo, sed Jánošík rifuzis kaj fiere diris: “Se vi min rostis, do min ja eĉ formanĝu!”

Lia famo flugis de buŝo al buŝo tra generacioj. La nuntempa slovaka, ĉeĥa kaj pola literaturoj multfoje priskribas lian vivon en formo de fabeloj, poemoj, romanoj, teatraĵoj kaj filmoj. En lia naskiĝvilaĝo Terchová troviĝas 7,5 metrojn alta statuo, kreita de la slovaka skulptisto Ján Kulich.

Ankaŭ la ravinoj kaj kanjonoj en la slovaka naturrezervejo Rozsutec portas la nomon Jánošíkové diery (Truoj de Jánošík).

Julius Hauser

* 1. kuruco: historia regiona esprimo por liberecbatalanto kontraŭ la Habsburgoj en Hungario en la 15a kaj 16a jarcentoj.