Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pro la tiel nomata ĉevalaĵo-skandalo en Eŭropo, kiam montriĝis, ke ekzemple bovo-produktaĵoj enhavas fojfoje ĉevalviandon, multaj butikumantoj sin turnis al lokaj buĉistoj, kredeble pli fidindaj ol superbazaroj.
Tamen en Aŭstrio evidentas, ke ankaŭ malgrandaj komercistoj trompas. La viandisto Josef Freitag (esperante: Jozefo Vendredo) el Karintio, la plej suda federacia lando, sekrete miksis pli kaj pli da ĉevalviando en porko-bovo-viandon.
Komence oni laŭdis la daŭre kreskantan kvaliton de la kolbasoj. Pli kaj pli bone vendiĝis la “karintiaj dom-kolbasoj”. Post 18 monatoj tamen venis la fino: DNA-analizo montris, ke la kolbasoj konsistas centelcente el ĉevalaĵo. Post proceso la viandisto eventuale sidos dum 10 jaroj en karcero.
Ne temas pri la unua viando-skandalo en Aŭstrio. Ofte dum la lastaj jarcentoj oni trovis hormonojn, medikamentojn kaj venenojn en viando. Ĉiam oni postulis pli regulajn kontrolojn de vendotaj nutraĵoj, sed vane. La nevendeblan ĉevalviandon oni donacis al malriĉuloj. La nombro de vegetaranoj kaj veganoj kreskas.
Walter Klag