Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

UNUIĜINTAJ NACIOJ

Gravas agoj, ne paroladoj

En Vieno okazis la 5a Tutmonda Forumo de la Alianco de Civilizoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNAOC). Fondita en 2005 sub la patroneco de UN, la alianco estas provo reagi al dividiĝo kaj ekstremismo en la mondo per kunlaboro kaj dialogo — sendepende de naciaj kaj kulturaj limoj.

Ĝi ekestis sekve de la atencoj de la 11a de septembro 2001 kaj la t.n. milito kontraŭ terorismo de Usono. La celo de la alianco estas difini kaj superi la streĉiĝon inter la okcidento kaj la islamaj ŝtatoj.

La ĉiujaraj tutmondaj forumoj estas la plej altrangaj renkontiĝoj de la alianco. Ĝis nun forumoj okazis en Madrido (2008), Istanbulo (2009), Rio de Ĵanejro (2010) kaj Daŭho (2011).

Ministroj kaj diplomatoj

En la viena renkontiĝo partoprenis pli ol 2000 politikaj reprezentantoj de 130 landoj. Inter ili estis la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-mun, la prezidantoj de Aŭstrio kaj Rumanio, la emiro de Kataro, la ĉefministro de Turkio, ministroj, diplomatoj, reprezentantoj de la civila socio, amaskomunikiloj kaj scienco el la tuta mondo.

Sub la ĝenerala temo “Respondeco, diverseco kaj dialogo” oni pridiskutis problemojn rilate al religia libereco, plurismo, gazetara libereco kaj la rolo de amaskomunikiloj, migrado, integriĝo kaj diverseco.

La celo de la viena forumo estis nova strategia direktiĝo de UNAOC. Post kvin jaroj de aktiva agado oni analizis la ĝisnunan laboron kaj metis celojn por la estonteco en la t.n. Viena Deklaro.

Regiona strategio

La alianco enfokusigos sian laboron laŭteme kaj metos novan geografian akcenton. Do estos regiona strategio pri la danuba baseno, nigramara regiono, suda Kaŭkazo kaj centra Azio.

La konferenco lokiĝis en la aŭstra dialoga tradicio. Per dialogo de kulturoj kaj religioj Aŭstrio kontribuas konstante por starigi tutmondan konfidon kaj pacon. Vieno kiel tradicia dialogcentro prezentis idealan lokon por la forumo.

La ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-mun, avertis pri religia milito en Sirio. Li diris, ke la lando estas eksterordinara mozaiko el triboj, lingvoj kaj religioj. Li estas zorgoplena pri religia kaj etna perforto. Krome li esprimis maltrankvilon pri la milito en Malio kaj la konflikto en Proksima Oriento.

Politika solvo

La hispana ministro pri eksteraj aferoj, José Manuel Garcia-Margallo, decide kontraŭis militan solvon de la konflikto en Sirio. Hispanio subtenas politikan solvon per nacia dialogo, kiel proponis la medaciisto de UN pri Sirio Lakhdar Brahimi.

La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip erdogan] alvokis la internacian komunumon al agoj. Ĝis nun en Sirio estas murditaj 60 000 homoj kaj centmiloj fuĝis. “Se ni fermus niajn okulojn antaŭ la evoluoj, tio estus jam eraro de la homaro”, diris Erdoğan.

Li postulis reformon de UN. Du el la kvin vetoo-landoj en la Sekureca Konsilio blokas solvon de la konflikto, kio estas “fundamenta problemo”, laŭ Erdoğan. Rusio kaj Ĉinio voĉdonis kontraŭ pluraj rezolucioj pri Sirio.

Siria opozicio

Direkte al la siria prezidanto Bashar al-Assad deklaris la emiro de Kataro, Ŝejko Hamad bin Khalifa al-Thani: “Estas praktikata genocido en Sirio fare de reĝimo, al kiu mankas legitimeco”. La kritiko malmulte surprizis: la malgranda emirlando kaj Sauda Arabio estas kalkulataj inter la plej grandaj subtenantoj de la siria opozicio.

La turka ĉefministro maltrankvilis ne nur pri la situacio en Sirio. Li konstatis ankaŭ “pliiĝon de rasismo en Eŭropo” same kiel “kalumniadon” al islamanoj. “Islamanoj ne devas esti ofendataj”, plendis Erdoğan. Islamfobio estas krimo kontraŭ humanismo — kiel faŝismo, antisemitismo kaj cionismo.

Pro ĉi-lasta vorto lin kondamnis UN, Israelo kaj Usono. En Vieno oni bedaŭris la eldiron. Parolisto de la aŭstra ministro pri eksteraj aferoj, Michael Spindelegger, diris: “Tiu egaligo estas entute malakceptebla.”

Bona volo

Ok jarojn post la fondo de la Alianco de Civilizoj ne mankas bona volo, sed rezultoj. Jorgé Sampaio, la eksiĝanta ĝenerala sekretario de la alianco, emfazis: “La paroladoj ne estas tiel gravaj, sed la agoj.” Alia manko: dum la islamaj ŝtatoj partoprenis kun altrangaj reprezentantoj, multaj eŭropaj landoj kaj Usono estis reprezentataj de siaj ambasadoroj en Vieno.

Krom politikistoj kaj diplomatoj la alianco proponis ankaŭ forumon, kiun utiligis gejunuloj, reprezentantoj de la civila socio kaj, superaveraĝe por internaciaj konferencoj, virinoj. Al ili la viena aranĝo disponigis dialogon kaj ŝancon meti bazon por estontaj komunaj iniciatoj.

La eksa portugala prezidanto, Jorgé Sampaio, transdonis la gvidon de la alianco al la katara diplomato Nassir Abdulaziz al-Nasser.

Evgeni Georgiev

[FORIGITA!: bildo]

Gazetara konferenco de la 5a Tutmonda Forumo de Alianco de Civilizoj. Foto: Dragan Tatic/Minoritenplatz8

[FORIGITA!: bildo]

La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kun gejunuloj. Foto: Mahmoud/Minoritenplatz8

[FORIGITA!: bildo]

La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan (maldekstre) kaj la aŭstra ministro pri eksteraj aferoj Michael Spindelegger. Foto: Dragan Tatic/Minoritenplatz8