Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Celebri ilin kune

Mi volas gratuli vin pro la admirinda artikolo de Paŭl Peeraerts Amara kromgusto (Monato 2013/03, p. 5). Ja, hodiaŭ, multaj gejunuloj opinias, ke ekzistis nur genocido de judoj kaj ciganoj fare de la nazioj. Estas bone memorigi al ili, ke genocidoj abundis en nia mizera mondo, en Ameriko, en Azio, en Afriko, en Eŭropo kaj en Aŭstralio. Celebri ilin kune estus ja plej justa ago. Por ke la homo ne plu estu lupo por la homo.

Ĵak Le Puil

Francio