Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

LITOVIO

Starto al eŭro

La registaro de Litovio, konsciante, ke la estonoj jam ekde du jaroj havas la komunan eŭropan valuton eŭro kaj ke la latvoj deklaris sian pretecon ekcirkuligi ĝin ekde la jaro 2014, finfine decidis, ke ĝi ne volas resti kvazaŭ Balta Cindrulino. La registaro oficiale iniciatis strategion pri cirkuligo de eŭro en Litovio ekde 2015.

Fine de februaro la registaro de Litovio akceptis planon, kiu gvidos la landon al ekuzo de eŭro en 2015. Samtempe la ĉefministro Algirdas Butkevičius deklaris, ke tiucele la registaro ne lanĉos ajnajn artefaritajn rimedojn. La procedon administros strategia komisiono kunordiga kaj laborgrupoj laŭ kompetento. Ili analizos, kiel helpi entreprenojn por prepariĝo al eŭro, kiel protekti konsumantojn kontraŭ eventualaj fiuzoj, kiel dece informi la socion ...

Unu fojon en tri monatoj la komisiono kaj la kunordiga laborgrupo estos informataj kiel Litovio respondas al la kriterioj de konverĝo kaj al tiuj de Maastricht: pri inflacio, buĝeta deficito, ŝtata ŝuldo kaj indicoj pri stabileco de la valuto.

Kontraŭ popola opinio

Enketado de la popolo, organizita en la jaro 2011, tamen montris, ke 49 % de la enketitoj (plejparte 65-74 jaraĝaj personoj) estas kontraŭ eŭro kaj ke ĝin apogas nur 43 %.

La ĉefministro rimarkas, ke neniu plia referendumo estas necesa por decidi ĉu nilitovoj vivu kun eŭro aŭ sen ĝi. “En la traktato pri aliĝo al Eŭropa Unio jam estas notita la devigo pri ekcirkuligo de eŭro. Krome nia nuna valuto lido estas firme ligita kun eŭro, kio signifas, ke fakte Litovio jam nun posedas la komunan eŭropan valuton. Tamen manko de reala eŭro malfavoras la kondiĉojn de eksportado kaj importado”, li diris.

Kiel avantaĝon de eŭroposedo Butkevičius menciis la eblon pri akiro de pruntoj je malpli alta rento. Litovio kun eŭro ankaŭ fariĝos pli alloga loko por eksterlandaj investantoj kaj foriĝos elspezoj pri konvertado de litova mono al eksterlanda valuto. Samtempe la ĉefministro konsentis, ke necesos aktivigi klarigprocezon por la homoj, kiuj ĝis nun malsimpatias eŭron.

Kun optimismo tiun paŝon de la registaro akceptis ankaŭ la prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaite. “La nuna registaro havas ŝancon. La kriza periodo finiĝis kaj la ekonomio de Litovio komencas kreski. Tial la registaro povos iom liberiĝi; ĝi moviĝos kvazaŭ aviadilo laŭvente: foriĝos ajna streĉo kaj devigo de ŝparado. Mi esperas, ke la registaro favore eluzos la kondiĉojn. La jaro 2015 estas bona ŝanco por la eŭrolanĉo, ĉar poste komenciĝos la antaŭelekta periodo kaj fari tion estos ne tiel facile.”

Kriterioj

Nun eŭro funkcias en 17 el la 27 landoj de Eŭropa Unio. Por eniri la eŭrozonon la ŝtato devas plenumi la tiel nomatajn kriteriojn de Maastricht, ligitajn al la deficito de la ŝtataj financoj, inflacio kaj pruntoj. Tio signifas, ke la fiska deficito devas ne superi 3 % de la malneta enlanda produkto (MEP) kaj ke la ŝtata prunto ne povas esti pli granda ol 60 % de MEP. La ĉefa obstaklo por Litovio estas la tro alta inflacio. Ĝi kaŭzis malsukceson en 2007, kiam Litovio unuafoje strebis ekposedi eŭron.

Oni prognozas, ke ĉi-jare la litova MEP kreskos je 3,1 %. Samgranda devus esti la jara inflacio.

Rimantas Šadžius, la ministro pri financoj, certigis, ke Litovio ne alprenos ajnajn artefaritajn disponojn kaj penos limigi la inflacion, kiu minacas la eŭrolanĉon, sen drastaj agadoj.

Litovaj eŭromoneroj

Ĉiu eŭro-lando posedas proprajn monerojn, kies unua flanko estas la sama por ĉiuj landoj kaj la alia tipe landa. Litovio en la jaro 2004 proklamis konkurson pri la kreo de la nacia flanko de la eŭromonero. Ĝin partoprenis 14 artistoj. La komisiono decidis, ke la plej taŭga estas la propono la nacian flankon ornami per la ŝtata simbolo. Tiel opiniis ankaŭ la plimulto de la litovoj.

last

[FORIGITA!: bildo]

Tiel aspektos la unu- kaj du-eŭraj moneroj de Litovio.