Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kompromislandestro

Responde al la artikolo de Paul Gubbins pri la brita reĝa familio (Mortas flegistino: kiu kulpas?, Monato, 2013/02, p. 5), mi deziras diri, ke oni devus agnoski la fakton, ke la plimultego de la popolo en Britio preferas reteni la monarkion. Certe la sistemo ne estas perfekta, tamen la alternativo en multe da demokratiaj respublikoj en la mondo estas ofte — tamen kompreneble ne ĉiam — nekonata prezidanto, kiu agas kiel kompromislandestro kaj estas simple antaŭfiguro, kiun preskaŭ neniu ekster la lando mem konas. Ekzemple en Germanio probable la cetero de la mondo grandparte supozas, ke la kancelierino Angela Merkel estas fakte la prezidantino pro ŝia vasta potenco, kaj povas esti ke multaj homoj neniam aŭdis pri Jochim Gauck, nuntempe prezidanto ekde marto 2012, kiu ludas malpli gravan rolon en la politiko en Germanio.

Mikaelo Sims

Britio