Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Spirita vivo

Templo ateisma

Planoj por la konstruado de templo por ateistoj en Londono meze de kvartalo de internaciaj bankoficejoj kaj mezepokaj preĝejoj jam kaŭzis konflikton inter nekredantoj kaj kredantoj.

La svisa filozofo kaj verkisto Alain de Botton, nun loĝanta en Londono, proponas la konstruadon de turo 46 metrojn alta omaĝe al “nova ateismo”. Anstataŭ ataki religion, la ideo estas konstrui imponajn konstruaĵojn, kiuj donos al homoj pli bonan sencon de perspektivo. Oni povus konstrui templon dediĉitan al ĉio admirinda kaj bona, kiu povus signifi amon, amikecon aŭ trankvilecon.

Kontraŭdiro

Kelkaj opinias, ke templo por ateismo estas per si mem kontraŭdiro, ĉar ateistoj ne bezonas templojn. Se oni volus elspezi monon por tiu celo, pli bone estus uzi tiun monon por la plibonigo de sekulara instruado kaj konstruado de nereligiaj lernejoj, kiuj instruus racian, skeptikan kaj kritikan rezonadon.

La templo proponita de de Botton elvokas pli ol 300 milionojn da jaroj de la ekzisto de vivo sur la tero. Ĉiu centimetro de la internaj sekcioj de la turo estis projektita por reprezenti la evoluon de miliono da jaroj kaj mallarĝa strio reprezentos la relative malgrandan kvanton de tempo, en kiu homoj unue ekpaŝis sur la tero.

Perdis perspektivon

La elekto konstrui la turon en la koro de la financa kvartalo de Londono originis el la percepto, ke tie la homoj pli serioze perdis la perspektivon de la prioritatoj de sia vivo. La ideo pri la turo ne estas nova, kaj spegulas fruajn ideojn pri ateistaj temploj. La uzo de preĝejoj kiel temploj de rezonado dum la franca revolucio kaj la renkontejoj funkciigataj de humanistoj en Londono estas pasintaj ekzemploj.

La turo-templo havos unuopan pordon, tra kiu vizitantoj eniros, kvazaŭ ili estus enirantaj artgalerion. La plata tegmento estos malŝirmita de la elementoj de la naturo. Betonaj muroj estos krustokovritaj per geologiaj motivoj.

Miskoncepto

Humanistoj diras, ke estas miskoncepto konstrui kvazaŭ religiajn konstruaĵojn, ĉar ateistoj ne bezonas templojn por esplori la signifon de la vivo. Ili opinias, ke religio provizas kredantojn per rezultoj, kiujn scienco ne povas redoni. Kredantoj lernas el sia religia kredo respektemon al dio, scivolon, signifon kaj perspektivon de la vivo. Nekredantoj spertas la samajn sentojn pere de arto, naturo, homaj interrilatoj kaj rakontoj pri la vivo ĝenerale. Kelkaj religiuloj opinias, ke konstrui monumenton estas agnosko de tio, ke homaj estaĵoj estas pli ol polvo.

Lenio Marobin