Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ĉu kronika malsano?

Mi legis la mallongan sed tre interesan kaj trafan artikolon Rapide manĝi, rapide dikiĝi de Lenio Marobin (Monato 2013/03, p. 16). Dankon pro la enhavo. Mi volus nur rimarkigi, ke ankaŭ Slovakio havas pli kaj pli multe da tropezaj infanoj kaj adoleskuloj. La kialoj: enorma nutrado kaj aliflanke malsufiĉe da korpa aktiveco. Sekvas la logika rezulto al la sanstato: diabeto, alta sangopremo, malsanoj de koro kaj vaskularo, malsanoj de artikoj ktp. Mia demando estas la jena: Ĉu tropezeco estas vere kronika kaj civiliza malsano, aŭ ĝi estas nur malĝusta vivostilo? Kaj mia lasta rimarko: la 22a de majo estas la eŭropa tago de obezeco. Jen estas okazo ekmediti, kiel plibonigi la kvaliton de sia sanstato kaj jenmaniere ankaŭ la kvaliton de sia vivo.

Julius Hauser

Slovakio