Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Medio

MINADO

Minamata, alia tragedio

En januaro ĉi-jare reprezentantoj de ĉirkaŭ 140 landoj en Ĝenevo, Svisio, provizore konsentis pri la enhavo de nova konvencio, nomata “la minamata konvencio pri hidrargo”, celante internacie reguligi la produktadon, uzadon kaj komercadon de hidrargo, kiu povas kaŭzi medipoluadon kaj hidrargismon. Precipe oni intencas ĉesigi mondskale la uzadon de hidrargo ĉe orminado.

En etekspluato de oro oni miksas orercon kun hidrargo por gajni alojon kaj varmigas ĝin por gajni puran oron post vaporiĝo de la hidrargo. Fakuloj avertis pri la danĝero, ke laboristoj enspiras hidrargon kaj ricevas cerbodamaĝon.

Chisso

La japana registaro insiste proponis la nomon “minamata” por tiu konvencio. Minamata estas marborda urbo en la gubernio Kumamoto en la insulo Kiuŝu. Minamata-malsano estas hidrargismo kaŭzita de metilhidrargo, entenata en la likva ellasaĵo el la fabriko de Chisso, kiu produktis acetoaldehidon kiel industrian materialon en ĉi tiu urbo. La ellasita metilhidrargo estis ensorbata de fiŝoj kaj aliaj marvivaĵoj kaj akumuliĝis en ili. Ekde la 1950aj jaroj multaj loĝantoj de Minamata kaj najbaraj urboj, kiuj manĝis tiujn fiŝojn, malsaniĝis, severe suferante de paralizo de nervoj, tremoj de membroj, ataksio, parola malfacilo, stenozo de vidkampo ktp. Kelkaj pacientoj mortis. Ĉi tiu malsano rezultis el nutroĉeno de medipoluado inter fiŝoj kaj homoj, kion la homaro unuafoje spertis.

Jam en 1959 kuracisto de la hospitalo apartenanta al Chisso kaj medicinistoj de la Universitato Kumamoto trovis, ke la ellasaĵo el la fabriko de Chisso estas la kaŭzo. Tamen, ĉi tiun trovon ignoris kaj subpremis la kompanio, la gubernio kaj la registaro. Finfine en 1968 Chisso ĉesigis la produktadon laŭ tia metodo, kaj nur en 1973 oni komencis elimini la ŝlimon entenantan la metilhidrargon en la maro.

Estas ne certe, kiom da loĝantoj malsaniĝis pro la hidrargo. Prikalkuloj de viktimoj varias inter 20-30 000 kaj 100 000. Viktimoj longe postulis agnoskon de respondeco, kuracadon kaj kompenson de Chisso, sed la gubernioj kaj la ŝtato, kiuj daŭre subtaksis la damaĝon, evitis respondecon kaj limigis la kompenson por la viktimoj.

Kompenso

Ĝis julio 2012 ĉirkaŭ 65 000 personoj submetis petojn por kompenso al la administracio surbaze de la speciala leĝo pri savado de minamata-viktimoj kaj solvo de tiuj problemoj. Du centoj el ili, kiuj ne estis akceptitaj kiel suferantoj de hidrargismo, ekprocesis kontraŭ la ŝtato. La batalo de la viktimoj plu daŭros.

Se la japana registaro volas preventi mondskalan disvastiĝon de la minamata-malsano, ĝi unue devos celi kompletan solvon de la problemo en sia lando. Ĉiuokaze, la loknomo de Minamata, samkiel Hiroŝima, Nagasaki kaj Fukuŝima, rememorigas al la homaro tragedion, kruelecon, misuzon de teknologio kaj homan arogantecon.

Isikawa Takasi