Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

JAPANIO

Mankas vartejoj

En Tokio aperis en tri kvartalo-oficejoj patrinoj kun beboĉaretoj. Ili kuniĝis per la socia retejo Twitter por atentigi pri manko de infanvartejoj.

Kvankam malmultiĝas bebnaskoj en Japanio, mankas infanvartejoj precipe en la grandaj urboj. Pro ekonomiaj cirkonstancoj multaj patrinoj devas labori, konfidante siajn infanojn al vartejoj, kiuj do gravas.

Tamen laŭ oficialaj statistikoj atendas vartejo-lokojn preskaŭ 25 000 infanoj tra la tuta Japanio. Aldonu la nombron de infanoj, kies patrinoj jam kontraŭvole forlasis sian laboron pro manko de vartejo, kaj eble entute atendas 850 000.

Antaŭ gravediĝo

Tial multaj junaj geedzoj, ambaŭ laborantaj, kaj antaŭvidantaj la problemon, komencas serĉi infanvartejon ne nur post gravediĝo, sed ankaŭ dum la beboplanado. Iuj eĉ translokiĝas al alia urbo, kie ili povas pli facile trovi vartejon.

Ĉi-printempe tri kvartaloj en Tokio rifuzis la postulon de pli ol 3 000 patrinoj pri infanvartejo. La patrinoj ekplendis, kaj unu el la kvartaloj promesis multigi la infanvartejojn, sed la du aliaj rifuzis.

Gravas la situacio de tiuj ĉi patrinoj. En Japanio, ĝenerale, kiam patrino kun infano vizitas laborperan oficejon, la oficisto postulas, ke ŝi komence trovu infanvartejon. Kiam la patrino vizitas infanvartejon, ŝi trovas, ke mankas lokoj.

Komunumoj

La patrinoj kritikas la politikon kaj de la registaro kaj de la lokaj administracioj. Ambaŭ, kalkulante, ke malmultiĝas la nombro de infanoj, malvolas elspezi por novaj vartejoj. Tamen laŭ la japana leĝaro respondecas la aŭtonomaj komunumoj pri infanvartejoj. La nuna situacio estas kontraŭleĝa.

En Japanio, eĉ hodiaŭ, ne plene akcepteblas eksterhejma laboro de patrino. Japanaj politikistoj, ĉefe konservativaj, pruveble ne sincere klopodas pretigi infanvartejojn. Ili kaŝe-malkaŝe opinias, ke infano estu hejme zorgata de la patrino, kiu rezignu pri sia profesio.

Japanio, ŝajne, estas moderne evoluinta lando, sed efektive homaj aŭ laboraj rajtoj de virinoj ne estas alte taksataj. Junaj geedzoj, ambaŭ laborantaj, ofte rezignas havi plurajn infanojn pro la malfacilo trovi infanvartejon. En tiu situacio la manko de vartejoj vekas plian malmultiĝon de infanoj kaj siavice eĉ ŝrumpon de la japana popolo.

Kawai Yuka