Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ITALIO

Bieroj supren, vinoj malsupren

Italio: ĉu ankoraŭ priskribinda kiel unu el la patrujoj de bona vino? La respondo estas ĉi-momente jesa, kvankam kun iom da maltrankviligaj aŭ paradoksaj signaloj kadre de la vin-produkta sektoro.

El freŝa statistiko konstateblas, ke konsumado de vino flanke de italoj daŭre malaltiĝas. En 2012 ili trinkis malplej da vino (22,6 milionojn da litroj) ekde la jaro 1865, kiam tiu ĉi mediteranea lando ĵus fariĝis unueca ŝtato.

Ĉi tiu donitaĵo, kiu rigardas la absolutan, do suman konsumon de vino, estas des pli signifoplena, se oni konsideras ke, kompare kun 1865, la loĝantaro pliiĝis je 50 % kaj la mezuma enspezaro 20-obliĝis. Ŝajnas do, ke io vere ŝanĝiĝas en la lokulaj preferoj.

Populareco

La kialo estas serĉenda en pluraj faktoroj. Ĉu prave, ĉu malprave, italaj kuracistoj nuntempe malkonsilas al pacientoj trinki vinon por eviti sanproblemojn. Kulpas ankaŭ plia konsumado de biero, kies populareco senĉese kreskas, precipe inter la poliglota, senlabora, eksterlanden vojaĝema kaj pli-malpli “tutmondiĝinta” (angle globalized) junularo.

Ne hazarde kaj iom paradokse ĉi-jare biero partoprenis unuafoje eĉ la vin-eventon Vinitaly, okazantan en la urbo Verona.

Reekvilibrigo

Estas aliflanke interese rimarki, ke en la tuta mondo oni konstatas ĝeneralan reekvilibrigon koncerne alkoholon. Landoj kiel Usono, kie oni tradicie preferis bieron al vino, nun ŝajnas sin turni al vino. Precize la malo okazas en historie vintrinkemaj eŭropaj landoj (Italio, Grekio, Hispanio, eble escepte nur de Francio, kiu ankoraŭ ne ŝajnas tiom tuŝita de la fenomeno).

Spite al tia enlanda perdo de populareco, konsola por la vinproduktantoj estas la fakto, ke plialtiĝis eksporto de itala vino al aliaj landoj (Kanado +11 %, Britio +5 %, Germanio +4 %, Ĉinio +17 %). Tio igas la malkreskon de vinkonsumado en Italio malpli rimarkebla.

Abstinuloj

Laŭ statistiko de la organizaĵo Coldiretti, italoj jam konsumas individue malpli ol 40 litrojn da vino jare. Triono de la italoj trinkas nuntempe nur ĉe apartaj, gravaj okazoj. Iom malpli ol triono postulas ĉiutage vinon ĉetable (kio iam estis tre kutima), dum 6 % estas abstinuloj kaj tute rifuzas vinon.

La vinindustrio do spertas notindan krizon rilate enlandan konsumadon (eble ankaŭ pro la ekonomia krizo), favore al biero aŭ al abstinado. Paradokse ĝi spertas kontraŭpezan kreskon koncerne eksportadon eksterlanden.

Roberto Pigro