Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Morton, timon kaj paralizon de trafiko kaŭzis en la centro de Torino, Italio, la malmult-sekunda malatento de 77-jara virino. Kiam alia veturilo koliziis kun ŝia, ŝi haltis, eliris el la aŭto por kontroli la damaĝon kaj konstatis, ke tiu ne gravas.
Tamen ŝia kontento baldaŭ fariĝis angoro, kiam la aŭto, en kiu vojaĝis du pasaĝeroj, ekmoviĝis malantaŭen. La kialo? Deklivo kaj la fakto, ke la sinjorino forgesis funkciigi manbremson.
Sekvis paniko. La aŭto nehaltigeblis kaj ruliĝis ĝis la rivero Pado (la ĉefa fluanta en Italio). Pro manko de muro aŭ alia barilo la aŭto, kun siaj pasaĝeroj, eniris la akvon kaj malrapide sinkis.
Unu el la pasaĝeroj sukcesis lastmomente elsalti el la aŭto, savante sian vivon kaj baldaŭ retrovante la ŝokitan ŝoforinon. Feliĉe tiu estis lasinta la fenestron malferma. Tio tamen ne ebligis al la cetera pasaĝero, okupanta la malantaŭan sidlokon, forsaviĝi. Tiu restis ene kaj dronis.
Bona noto, kiu eble malpliigos la perturbon kaj koleron de la legantaro, estas, ke la du pasaĝeroj estis hundoj, feliĉe ne genepoj de la maljunulino.
Tamen tuj rekomenciĝis polemikoj pri la maksimuma aĝo, je kiu en Italio oni rajtas stiri. Tiu aktuale ne estas leĝe fiksita, sed lasita al la diskrecio de kuracistoj, kiam temas pri tiuj, kiuj volas renovigi sian stirpermesilon.
Lastatempe oni plendis pri la rifuzo — fare de konscienca medicinisto — renovigi la stirpermesilon de Margherita Hack, tre ŝatata astrofizikistino, en bona sankondiĉo, sed 90-jara.
Ŝajnas, tamen, post ĉi tiu epizodo, ke maljunaj stiristoj devos akcepti la ideon uzi buson aŭ taksion por la bono de ĉiuj (inkluzive de siaj senkulpaj bestoj).
Roberto Pigro