Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noveloj

Sonorila aŭguro — Rememoriga plendletero

Nekredeble!!! ... Post tiom longe kiel kvin jardekoj, ankoraŭ nestas profunde enradikiĝintaj en mia memoro tiuj voluptaj momentoj de ni ambaŭ junaĝe travivataj, kaŝe for de scivolaj rigardoj. Ĉar tiutempe ni loĝis kune kun familianoj en la sama domo, ne eblis niaplaĉe ami nin kaj libere ... revi! Tamen, tiuj kvazaŭ sekretaj rilatoj, kvankam rapidflugaj kaj tial neniam ĝisfine sukcesintaj, estis ja plezurigaj kaj paradokse spicaj ĝuste pro nia timo esti surprizitaj de tieuloj.

Pli ol ĉio, mi neniam kapablis forgesi tiun unuan fojon, kiam post enlitiĝo de la aliaj domanoj ni sidis ĉe la kuireja manĝotablo, kaj sur ĝi ekludis per mankaptado de glitanta vitra globeto. Sub la plato de tiu kruda meblo niaj genuoj kolizietis, sed ne kverelis; male ili rifuzis malapogiĝi unu de la alia, forte algluiĝintaj kiel niaj rigardoj.

Bedaŭrinde hontotimo pezis sur nin, kvazaŭ ni estus farintaj ian abomenindaĵon. Sed tiu momento miaflanke signifis seriozgravan prologon de eblonta geedziĝo inter ni. Tamen, kaŭze de via tiama devontigo al stranga fianĉiniĝo per korespondado kun alilanda ulo, mi ne ĝustatempe plenesprimis mian sintenon tiurilate.

Similaj teneraj okazaĵoj ripetiĝis plurfoje, ĝis ...

... Ĝis iutage mi kuraĝis inviti vin malŝlosi viaflanke la trairpordon inter niaj du apudaj dormoĉambroj, kaj vi ... senhezite konsentis — ĉu vi forgesis? Mi ne! ...

— Malvarmega estis tiu vintra nokto, dum mi pacience atendis enlitiĝon de ĉiuj aliaj kaj postan silentiĝon en la loĝejo. Intertempe mi intime certiĝis, ke mi devus nepre deteni min de iu ajn kompromita ago endanĝerigonta vian virinan honoron, cele senmakulan geedziĝon.

Kiel eble plej malbrue mi sukcesis forŝovi mian vestoŝrankon de antaŭ la komuna trairejo; mia mano samzorge turnis la klinkon de la pordo, kaj ĝin antaŭenpuŝis kvazaŭ ŝtelisto surprizonta trankvilan loĝanton. Piedpinte mi paŝis al la lito, kie via jam varmiĝinta korpo bonvenigis la mian; vi mem levetis la kovrilojn ...

— Ĉu vi ankoraŭ memoras? — Sub mia aldona pezo la litorisortoj plendis laŭte, admonante nin al plia singardemo pri silento.

Hastema mi ne volis montri min, ĉar momento tia postulis unikan amoran ceremonion longdaŭre ĝuindan.

Mi ĉirkaŭprenis vin, kaj tuj sentis viajn plaĉvarmajn manojn transkuri mian dorson. Niaj lipoj baraktis unuj serĉe de la aliaj por sin premi, komence hezite, poste pli kaj pli vigle ĝis preskaŭ sufokiĝo. Ekde tiam mia buŝo ne plu sukcesis bremsi ekscitiĝon, kaj vulturavide sin ĵetis al viaj plenesprimaj okuloj ekstaze rigardantaj min. Do mi delikate ĝuadis la veluran mildecon de viaj palpebroj instinkte fermiĝintaj kiel protektiloj antaŭ tro arda elspiro mia. Viajn vangojn miaj kisoj ne ŝparis, kaj tuj poste ili glitumis trans vian kolon survoje al la ŝultroj kaj apuda brusto. Atende de mia malbutonumado de la embarasa mamzono la du tieaj vulkanformaj reliefoj ekvibris erupciontaj.

Niaj neregeblaj movoj forpuŝis la litotolaĵon, tiel malkovrante du allogajn avenuojn laŭdirekte al la mistera profunda vivestiganta fonto. Via silkeca haŭto ilin pavimis de la genuoj ĝis la koksoj, provokante pludaŭran karesadon ankaŭ tie. Detenante min de ia ajn avidimpeto, iom post iom, nehaste, kiel en ceremonia kulto — ĉu vi tiam rimarkis tion? — mi kliniĝis sur ilin por ...

Ging ... gang!!! ... giling ... gilang!!!

Krudabrupte la ŝtuparporda sonorilo kriegis je tiu malĝusta horo.

— Kial?! ...

Alarmo inundis la tutan loĝejon, ĉiuj ellitiĝis ankoraŭ dormemaj, neatendite dronintaj en ektimon kaj maltrankvilon; ĝenerala konfuzo ekestis. Prudento devigis min leviĝi kaj rapide reiri en mian ĉambron, ĉar ĉe ties alia pordo, alira al la cetero de la domo, iu jam estis frapanta.

Tiele oni ĉesigis niajn amorrevojn.

— Kial?! ...

Nur eraran premadon de la sonorilbutono fare de ebriiĝinta najbaro ... — oni poste sciigis.

— Ĉu? ...

Alia simila amora oportuno ne okazis, kaj neklarigeble vi intertempe, sen ia ajn averto, eliris el la domo. Oni poste klaĉis al mi, ke vi mem volas plenumi antaŭsignon de aŭguristo de vi konsultita: fari longan vojaĝon al fora lando por edziniĝi kun nekonato duoble pli aĝa ol vi, sed ekonomie komfortodona ...

Malespero mia! ...

— Kial?! ...

Kial?! ...

Kial?! ...

Kial?! ...

Kial?! ...

Eriko Navaro