Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Celebri ilin kune (2)

Mi kunsentas kun ĉiuj, kiuj estis viktimoj de iu ajn fiago, sendepende de tio ĉu individue, grupe aŭ ŝtate kaŭzita. Same mi kunsentas kun la supervivintaj familianoj de la genocidaj viktimoj. Veras, ke multaj emas prisilenti genocidojn, inkluzive ŝtatojn, eĉ kiam ili okazis en relative fora pasinto.

La plej konata kazo estas tiu de Turkio, kiu eĉ leĝe altrudas la prisilenton de la armena genocido, kiun ĝi ekigis antaŭ preskaŭ 100 jaroj kaj por kies plenumo la turkoj plejparte utiligis siajn kurdajn subulojn siavice multjarcentajn viktimojn de la turka imperiismo. Tiu genocido kostis la vivon al inter 1,5 kaj 2 milionoj da homoj.

Pli terura ol la prisilento de evento, kiu okazis antaŭ jarcento, estas almenaŭ la komenca “pretervido” kaj la bedaŭrinda paraliza nereago de la mondo, kiun ni atestis dum niaj vivoj rilate al la genocidoj en Ruando kaj Bosnio, kiuj kostis la vivon respektive al proksimume unu miliono kaj kvaronmiliono da homoj.

Al tio oni povas aldoni la daŭran menci-eviton, ke ne ekzistis nur genocido de judoj kaj ciganoj fare de la nazioj, sed ankaŭ tiu de samseksemuloj. Francaj asocioj de deportitoj longe ne permesadis la partoprenon de siaj samseksamaj kolegoj en memoraj ceremonioj. Do, ni celebru ilin kune, sed ĉiujn!

Neven Kovačić

Kroatio