Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BALKANIO

Interkonsento — sed ne ĉiu konsentas

Dek kvar jarojn post la milito en Kosovo, kaj kvin jarojn post la proklamo de ĝia sendependeco, la internacia komunumo (Eŭropa Unio kaj Usono) serioze ekklopodis por reguligi la rilatojn inter la nova ŝtato kaj Serbio.

Tamen necesis vico da kunsidoj, ĝis oni finfine atingis interkonsenton. Temas pri normaligo de la politika vivo en la nordo de Kosovo, kie loĝas etnaj serboj, kaj kie funkcias tri municipoj sub la regado de la serba registaro.

Decidite estas fondi asocion de serbaj municipoj en Kosovo kun ampleksaj rajtoj kaj povoj kadre de la ŝtato Kosovo kaj sub la regado de trupoj interalie de NATO.

Parlamentoj

La ĉefministroj kaj de Kosovo kaj de Serbio trankviligis siajn civitanojn pri la interkonsento, kiun verŝajne ratifos la parlamentoj de ambaŭ landoj.

Tamen kelkaj politikistoj serbaj ankoraŭ deklaras, ke Serbio neniam akceptos sendependan Kosovon. La serba opozicia partio Memdecido taksas la interkonsenton tro favora al Kosovo.

En Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, centoj da junuloj protestis kontraŭ sia registaro rilate la interkonsenton. Ĝenerale, tamen, oni esperas, ke la interkonsento ebenigos la vojon de ambaŭ landoj al aliĝo al EU.

Bardhyl Selimi