Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Morta — malaperinta medicinisto

Fine de 2012 viena medicinisto senspure malaperis (Monato 2013/04, p. 13). Tri monatojn poste promenanto trovis lin morta sub arbustoj en la Viena Arbaro.

La kuracisto mortigis sin per superdozo da dormigilo. Pro troa laboro li ne vidis eblon daŭrigi sian vivon. Ne nur lia familio estas ŝokita; ankaŭ mi, ĉar mi kelkfoje preteriris la lokon, kie kuŝis la mortinto.

Walter Klag