Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Pri demokratio kaj povo ... kaj trinkejoj

Jam de jardekoj okupas min la demando: kie kuŝas la povo en tiel nomata demokratia ŝtato? Ĉu ĉe la registaro popole elektita, ĉu ĉe privilegiaj elitoj (ekzemple industriistoj, bankistoj, grandaj terposedantoj, armeanoj, politburooj, monarkoj), aŭ ĉu eĉ eksterlande, ĉe potencaj internaciaj korporacioj kun buĝetoj oble pli vastaj ol tiuj de multaj unuopaj ŝtatoj?

La respondo sendube varias de unu lando al la alia. Verŝajne ĝi spegulas, laŭ la apartaj enlandaj interpretadoj de “demokratio”, kombinaĵojn de la supre menciitaj ebloj. Notu, ke inter tiuj ne aperas la nocio, ke la povo kuŝas rekte ĉe la popolo. Tio estus naivaĵo.

La brita politikisto Lord Hailsham [hejlŝam] iam opiniis, ke la popolo liberas nur por elekti ĉiun kvaran aŭ kvinan jaron diktaturon. Belaj vortoj, sed nur iasence pravaj. Demokratio estas nura ĥimero: la elitojn, ĉu en-, ĉu ekster-landajn, oni ne elektas.

Okupas min la demando pri demokratio kaj povo ekde la tielnomata “vintro de malkontento” okazinta en Britio en 1978-79. Tiam la maldekstra, laborista registaro, luktanta kontraŭ inflacio, kiu kelkajn jarojn antaŭe atingis pli ol 25 %, ordonis, ke laboristoj akceptu salajro-altigon de maksimume 5 %.

Tamen la aŭto-kompanio Ford (kun sidejo en Detroit, Usono) anoncis, ke ĝi pagos al siaj dungitoj pli ol la maksimumon. La registaro montris sin senpova por kontraŭstari la volon de Detroit. Kolapsis la politiko kvinelcenta. Postulis aliaj laboristoj same favoran traktadon, sekvis strikoj, kaj en majo 1979 post la tutlandaj elektoj falis la registaro. Venkis la konservativa partio de Margaret Thatcher — kaj la cetero estas historio.

Lastatempaj eventoj memorigis min pri la vintro de malkontento kaj same gratis la demandon pri demokratio kaj povo. La registaro de la nuna konservativa ĉefministro David Cameron [dejvid kémeron] lastminute rezignis pri planoj enkonduki leĝon por devigi la tabak-industrion surmerkatigi cigaredojn en blankaj, senornamaj skatoloj.

Tiel, laŭ kuracistoj kaj aliaj sanspertuloj, eblus senromantikigi fumadon kaj helpi al gejunuloj (nuntempe 39 % de la fumantoj komencis malpli-ol-16-jaraĝaj) pli longe kaj sencigarede vivi. Fumantoj, cetere, apartenas ĝenerale al la plej malriĉaj sociaj tavoloj, almenaŭ en Britio, kaj do forfumas monon, kiu elspezendus pli utile.

En Aŭstralio, en decembro pasintjare, oni enkondukis leĝon por senornamigi cigaredo-skatolojn. Unu el tiuj, kiuj ĉi-fojon sensukcese reprezentis la interesojn de la tabak-industrio, estis la internacia lobiisto Lynton Crosbie [lintn krosbi]. Crosbie nun konsilas la registaron de Cameron kiel venki en la naciaj britaj elektoj kredeble en majo 2015.

Tamen ne nur Crosbie influis la decidon cedi al la tabak-industrio. Laŭ raportoj en britaj gazetoj, internaciaj firmaoj, kiel British-American Tobacco, Imperial Tobacco, Philip Morris International kaj Japan Tobacco, argumentis, ke, se la registaro insistus pri kontraŭfumada leĝo, perdiĝus ĝis 70 000 tabakrilataj postenoj en Britio.

Rifuzis Imperial Tobacco publikigi sian raporton pri la supozataj rezultoj ekonomiaj de la leĝo-propono nun faligita (tamen ne en Skotlando) kaj do mankas detaloj. Ĉiaokaze ĉantaĝo efika — kaj plia ekzemplo de internacia povo fie influanta nacian politikon.

Ludis eventuale alia faktoro en la malkuraĝo de Cameron alfronti la internaciajn tabako-bestojn. En komunumaj elektoj akiris 25 % de la voĉoj la nova dekstrema Sendependiga Partio (kiu volas sendependigi Brition de Eŭropa Unio).

Ĝia estro, Nigel Farage [najĝl faraĝ], kultivas reputacion de kontraŭpolitikista ordinarulo, kiun oni vidus en tradicia trinkejo kun biero en unu mano kaj cigaredo en la alia. Li volas eĉ reenkonduki por trinkantoj fumejojn. Sed, dum leviĝas lia stelo en la politika firmamento, Cameron faros nenion, por ke ĝi pli brile lumu.

Domaĝe. Unu el la plej favoraj atingaĵoj dum mia vivo (ja notindas pli da toleremo por tielnomataj minoritatoj, Interreto, komputiloj, malpli sovaĝaj dentistoj ktp ktp) estas la rajto eniri trinkejon aŭ restoracion, kaj ne eliri kiel fumaĵita haringo. Sed eble nun, dank’ al la internacia tabak-industrio kaj ĝiaj porparolantoj, ankaŭ tiu ĉi ĝojo estos minacata.

Paul Gubbins